Ĝafna, laŭ sinhala lingvo යාපනය, laŭ tamila lingvo யாழ்ப்பாணம் estas universitata urbego kaj ĉefurbo de Norda Provinco (Srilanko).

Ĝafna
urbosetlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 88 138  (2012) [+]
Loĝdenso 4 363 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 40′ N, 80° 1′ O (mapo)9.664722222222280.016666666667Koordinatoj: 9° 40′ N, 80° 1′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 20,2 km² (2 020 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĝafna (Tero)
Ĝafna (Tero)
DEC
Ĝafna
Ĝafna
Situo de Ĝafna
Ĝafna (Srilanko)
Ĝafna (Srilanko)
DEC
Ĝafna
Ĝafna
Situo de Ĝafna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jaffna [+]
vdr
Mapo pri Srilanko, kie Ĝafna estas preskaŭ plej norde laŭ la marbordo (la surskribo estas "Jaffna")

Bazaj informoj redakti

 
Strato en Ĝafna
 
Parko en Ĝafna

Geografio redakti

Ĝafna situas en la samnoma duoninsulo de la lando laŭ la marbordo. Batticaloa troviĝas 286, Kolombo (urbo) 305, Sri Jayawardenapura Kotte 308, Moratuva 322 kilometrojn.

Historio redakti

Ĉirkaŭaĵo de Ĝafna estas loĝita jam 2000 Antaŭ Kristo. Dum la mezepoko antaŭurbo de Ĝafna estis ĉefurbo de regno. Portugaloj establis en nuna urbocentro de Ĝafna kolonian administran centron. De 1590 portugalaj komercistoj kaj katolikaj misiistoj estis aktivaj en la regiono. En 1658 post tri-monata sieĝo Nederlanda dominado komenciĝis. La nederlandanoj estis pli toleremaj, ol la portugaloj koncerne la religion kaj komercadon. Hinduaj temploj estis rekonstruataj. Britio transprenis la potencon en 1796. En brita rego Ĝafna ĝuis periodon de rapida kresko kaj prospero, la britoj konstruis la plej gravajn vojojn kaj fervojojn.

Post kiam Srilanko iĝis sendependa en 1948 de Britio, la rilato inter majoritato kaj minoritato malboniĝis. La bruligo de la ĝafna biblioteko ( tamile: யாழ் பொது நூலகம் எரிப்பு) estis grava historia okazaĵo en la historio de la srilanka enlanda milito. Dum la okazaĵo, membroj de la sinhala malplimulto tumultis en la nokto de la 31-an de majo 1981 en la urbo Ĝafna.

Civila milito erupciis en 1983, La ribelantoj estis la tamiloj, ili okupis Ĝafna en 1986 kaj de 1989 ĝis 1995. Depost fino de la civila milito en 2009 rifuĝintoj komencis reveni kaj videblaj rekonstruoj okazis.

 
Biblioteko en Ĝafna
 
Kulturdomo en Ĝafna

Ekonomio redakti

Ĝafna dum la pluraj koloniaj eraoj estis komercurbo, sed oni produktis ankaŭ vestaĵojn, kulturis tabakojn kaj rizojn. En la modernaj tempoj la haveno estas nur fiŝkapta haveno. Pro la enlanda militado la industrio preskaŭ malaperis kaj ĝis tiam ne revenis.

Trafiko redakti

Ĉefŝoseo kaj trajno laŭ la marbordo tuŝas la urbegon.

Klimato redakti

La klimato de Ĝafna estas tropika sen seka sezono. La averaĝa temperaturo estas tie la plej alta en la lando (averaĝe 28  °C). Jare pluvas po 1303 mm, en ĉiuj monatoj ofte pluvas, tamen pli ofte inter oktobro-decembro.

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti