Ĝahrom

urbo en Irano

Ĝahrom (perse جهرم‎) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en provinco Farso, en Irano. La loknomo probable signifas: "verda loko".

Ĝahrom · جهرم‎
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Farso
Telefonkodo 071
Demografio
Loĝantaro 141 634  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 30′ N, 53° 34′ O (mapo)28.553.559722222222Koordinatoj: 28° 30′ N, 53° 34′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:30
Ĝahrom · جهرم‎ (Irano)
Ĝahrom · جهرم‎ (Irano)
DEC
Ĝahrom · جهرم‎
Ĝahrom · جهرم‎
Situo de Ĝahrom · جهرم‎

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jahrom [+]
vdr
Altaj domoj en Ĝahrom

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ĝahrom situas sur altebenaĵo 50 kilometrojn de la alia distrikta ĉefurbo Fasa, 159 kilometrojn de la propra provinca ĉefurbo Ŝirazo, 252 kilometrojn de marhaveno Bandar Abaso, 372 kilometrojn de la alia marhaveno Buŝehro, 477 kilometrojn de la alia provinca ĉefurbo Esfahano, 824 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Historio redakti

La historio de Ĝahrom iras reen proksimume 2500 jarojn, tiam oni establis la Persan Imperion. Kaverno, onidire la plej granda homfarita kaverno de la mondo situas en suda Ĝahrom. La urba municipo formiĝis en 1925.

Ekonomio redakti

Ĝahrom estas agrikultura poluso en Irano. Kreskas 350 mil da palmoj kaj 5 milionoj da citrusarboj en Ĝahrom. La urbego ankaŭ havas plurajn uzinojn pri nutraĵoj kaj kelkajn uzinojn pri tapiŝoj kaj plastroj, fine, sed ne lastfoje estas ekonomia zono kun petrokemia kombinato. En Ĝahrom pluraj universitatoj funkcias.

 
Vojo en Ĝahrom

Trafiko redakti

Ĝahrom havas trairan ĉefvojon, flughavenon (ekde 1969), stacidomon por aŭtobusoj. La fervoja linio estas konstruata.

Klimato redakti

Ĝahrom situas en Duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Precipitaĵo en la jaro estas po 260 mm. Somere ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 21,8 °C. La januara meza temperaturo estas 10 °C, julie 33 °C.

Vidindaĵoj redakti

Konataj urbanoj redakti

Fontoj redakti

  • interalie WikiTrans