Ĝakobabad (urdue جيڪب) aŭ Jakoburbo estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnomaj kantono kaj distrikto. La loknomo derivas sian nomon de en:John Jacob (East India Company officer). En lia honoro, la britoj nomis la urbon Ĝakobabad.

Ĝakobabad
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 200 815  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 17′ N, 68° 27′ O (mapo)28.27694444444468.451388888889Koordinatoj: 28° 17′ N, 68° 27′ O (mapo) [+]
Horzono Pakistana Norma Horzono [+]
Ĝakobabad (Sindo)
Ĝakobabad (Sindo)
DEC
Ĝakobabad
Ĝakobabad
Situo de Ĝakobabad
Ĝakobabad (Pakistano)
Ĝakobabad (Pakistano)
DEC
Ĝakobabad
Ĝakobabad
Situo de Ĝakobabad

Map

vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ĝakobabad situas ĉe renkontiĝo de Sindo kaj Baluĉio en meza Pakistano. Sukur troviĝas 77, Kveta 255, Hajderabado 323, Multano 362, Karaĉio 406, Fajsalabado 569, Lahore 677, Peŝavaro 701, Rawalpindi 736, Islamabado 748, Sialkot 753 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Antaŭ dominado de britoj (1843) la historia loknomo de Ĝakobabad estis Ĥangarh, kiu tiutempe estis kvazaŭ vilaĝo. Pro la strategia geografia loko generalo John Jacob, la unua vickomisaro de la distrikto establis urbeton en 1847. Dum la britoj la urbo estis distrikta sidejo (tiam en Baluĉio) kaj ĝi ricevis municiporajton en 1875. Helpis la evoluon la fervoja nodo. Post la sendependeco de Pakistano en 1947, la hinduoj migris al Hindio, dum la islamaj rifuĝintoj de Hindio ekloĝis ankaŭ en Ĝakobabad. Dudek du ŝijaistoj estis mortigitaj pro sinmortiga bombatako en oktobro 2015.

Ekonomio kaj eduko redakti

Ĝakobabad situas en kultivadregiono pri rizoj kaj grenoj, tial la urbego estas grava loko de tiuspecaj merkatoj kaj muelejoj. Manufakturoj inkluzivas kotonajn tapiŝojn, brodaĵojn, lakitajn lignajn ludilojn kaj lampojn.

Ekde 1947 universitato funkcias en la urbo.

Trafiko redakti

 
Mapo pri vojoj en Pakistano, kie estas trovebla Ĝakobabad

La centra geografia loko de Ĝakobabad igas ĝin grava trajno kaj vojtransporta nabo inter Kveta kaj Sukur. La lokan flughavenon la armeo havas, tamen estas ankaŭ civilaj flugoj. Dum krizo de Afganistano ĝi estis ankaŭ bazo de Usono, eĉ nun ĉe la flughaveno estas usonanoj kaj militaviadiloj.

Klimato redakti

Ĝakobabad situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh) kun ekstreme varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La urbo estas konsiderata unu el la plej varmaj urboj en Pakistano. La plej alta registrita temperaturo estis 52.8 °C kaj la plej malsupra −3.9 °C, la jara temperaturo estas 27 °C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 110 mm, en ĉiuj monatoj pluvetas, tamen menciinda pluvo estas en julio kaj aŭgusto pro la musono.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti