Ĝamu aŭ esperantigite Ĝamuo (hindie जम्मू, urdue جموں) estas metropolo en Barato, la dua plej granda urbo en la subŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro, kies ĉefurbo ĝi estas inter novembro kaj aprilo. La loknomo venis de maharaĝo Jambulochan, kiu fondis la urbon. La komenca nomo estis Jambu-Nagar.

Ĝamu
Metropolo
Fortikaĵo de Ĝamu
Lando Barato Barato
Ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro
Situo Ĝamu
 - alteco 327 m s. m.
 - koordinatoj 32° 44′ 00″ N 75° 51′ 00″ O / 32.73333 °N, 75.85000 °O / 32.73333; 75.85000 (mapo)
Areo 20 km² (2 000 ha)
Loĝantaro 542 244 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 180 001
Telefona antaŭkodo 191
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Jammu (city)
Retpaĝo: jammu.nic.in
Map

En la urbo vivas 502 197 loĝantoj sur areo de 112 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 484 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Ĝamu etendiĝas laŭ rivero sur malebenaĵo en norda parto de la lando. Nov-Delhio troviĝas 600 km-ojn.

Historio redakti

Ĝamu estis iam vintra ĉefurbo de Kaŝmiro. Ĝi fondiĝis en la 14-a jarcento antaŭ Kristo. Dum la longa historio diversaj dinastioj regadis tie. Fine de la 20-a jarcento rifuĝintoj grandnombre alvenis.

Trafiko redakti

Ĝamu havas flughavenon, stacidomon kaj aŭtovojon. En la urbo aŭtobusetoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Ĝamu havas subtropikan klimaton. La temperaturo somere (precipe dum junio) foje atingas 40 °C-ojn, dum vintro tio falas ĝis frostopunkto. Jare pluvas po 1100 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro.

 
Larĝa panoramo de Ĝamu

Vidindaĵoj redakti