ĜanahoĜanah (en araba جنّة, angle latinliterigata Jannah), estas eterna loko por islamanoj, nome la islama koncepto de paradizo. La araba mondo Ĝanah estas mallongigita versio de vorto kiu signifas simple "ĝardeno"n. Laŭ islama eskatologio, post morto, oni loĝas en la tombo ĝis la promesita reviviĝojaŭm al-kijāmah. Islamanoj kredas ke la traktado de individuo en la vivo de tombo estu laŭ lia aŭ ŝia agado en la monda vivo. Ĝanaho estas ofte komparata al la kristanaj konceptoj de ĉielo. Laŭ la islama kredo, ĉio kion oni deziras en tiu mondo estos en Paradizo.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Annemarie Schimmel. Islam and The Wonders of Creation: The Animal Kingdom. Al-Furqan Islamic Heritage Foundation, 2003. Paĝo 46