Ĝardenarto estas la arta kaj pejzaĝarkitektura planado kaj realigado de privataj kaj publikaj ĝardenoj kaj parkoj pere de plantoj, vojoj, talusoj, ebenigado, arkitekturaj elementoj, artaj akvoinstalaĵoj, florrondeloj kaj skulptaĵoj. La ĝardenarto estas pli ol la utiligado de la areo por la homa uzado. Ĝi estas esprimo de certa stilo de estetiko, arto, kulturo kaj arkitekturo de certa epoko.

la parko de la kastelo Vaux-le-Vicomte

La hodiaŭa esprimo estas ĝarden- kaj pejzaĝarkitekturo. En la baroko la ĝardenarto atingis sian kulminon. La parkoj de kastelo Vaux-le-Vicomte kaj kastelo Versailles estas bonaj ekzemploj por arte planitaj kaj realigitaj barokaj artĝardenoj.

Oni ankaŭ povas nomi ĉiun ĝardenojn, kiuj ne estas utilĝardeno, artĝardeno. Sinonime uzata ankaŭ estas plezurĝardeno.

Historio redakti

Vidu: historio de la ĝardenarto

Estetike planitaj ĝardenoj kaj parkoj estas konataj ekde la antikvo en urboj kaj lige kun kamparaj bienoj.

En la antikva Egiptio troviĝis ĉirkaux la piramidoj, tomboj ksj temploj vastaj temploĝardenoj, ĉar la tiamaj homoj oferis krom manĝaĵojn kaj trinkaĵojn ankaŭ plantojn kaj florojn al la dioj kaj mortintoj.

Konata ekzemplo de la atika ĝardenarto estas la pendĝardenoj de Babilono en Mezopotamio, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Ankaŭ la persaj ĝardenoj havas pli ol trimiljaran tradicion. La sama validas por la ĝardenarto en Ĉinujo kaj la japanaj ĝardenoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Garten und Kulturen. Gesellschaftliche Strömungen der Gartenkultur. DGGL-Jahrbuch 2010, ISBN 978-3-7667-1851-8.
  • Wolfgang Schepers (Hrsg.): Hirschfelds Theorie der Gartenkunst 1779–1785. Werner'sche Verlagsgesellschaft, 1980, ISBN 3-88462-002-9.
  • Gabriele Uerscheln: Meisterwerke der Gartenkunst. Reclam, Stuttgart 2006, ISBN 3-15-010594-3.
  • Gabriele Uerscheln (eld.): Museum für Europäische Gartenkunst. Stiftung Schloss und Park Benrath Düsseldorf, Hatje Cantz, Ostfildern-Ruit 2005, ISBN 3-7757-1610-6.
  • Gabriele Uerscheln, Michaela Kalusok: Wörterbuch der europäischen Gartenkunst. 3. Auflage. Reclam, Stuttgart 2009, ISBN 978-3-15-018656-5.
  • Allgemeine deutsche Real-Encyklopädie für die gebildeten Stände. Conversations-Lexikon. 7a eldono, eldonejo Brockhaus, Leipzig, 1827, volumo 4 , Gartenkunst, p. 511–514 rete Google Buch FLcUAAAAYAAJ 511 paĝoj.
  • Marie Luise Gothein: Geschichte der Gartenkunst. 2 Bände 1914.
  • Stefan Schweizer, Sascha Winter (Hrsg.): Gartenkunst in Deutschland. Von der Frühen Neuzeit bis zur Gegenwart. Schnell & Steiner, Regensburg 2012, ISBN 978-3-7954-2605-7.
  • Hans von Trotha: Gartenkunst. Auf der Suche nach dem verlorenen Paradies. Quadriga Verlag, Berlin 2012, ISBN 978-3-86995-045-7.

Eksteraj ligiloj redakti