Ĝardeno Tigrabalzamo

Ĝardeno Tigrabalzamo (ĉine 虎豹別墅萬金油花園, angle Tiger Balm GardenHaw Par Villa) estas la nomo de tri publikaj vizitaĵoj en orienta Azio. La unua, origina, fondiĝis en Honkongo en 1935; ĝi fariĝis neĝardena amuzejo en 1985, kaj ekde 1998 fariĝis tereno de loĝejoj. La dua ĝardeno fondiĝis en Singapuro en 1937 kaj daŭre restas turisma vidindaĵo tie. La tria estas en Fuĝjano, Ĉinio. Ĝi fondiĝis en 1946, fermiĝis en 1949, kaj remalfermiĝis kiel muzeo en 1994.

Enirejo en la Vilaon Haw Par sur la tereno de Ĝardeno Tigrabalzamo en Singapuro

La ĝardenojn konstruis la familio Aw (fratoj Aw Boon Haw kaj Aw Boon Par) por reklami siajn produktaĵojn sub la marko "Tigra Balzamo" (angle "Tiger Balm", ĉine "虎标万金油".

La terenoj enhavas statuojn kaj dioramojn, kiuj bildigas scenojn el la ĉina folkloro, historio, mitologio kaj legendaro, kaj ilustraĵojn pri variaj aspektoj de konfuceismo. Malgraŭ la nomo "ĝardenoj", ili ne enhavas grandan kvanton de plantoj kaj ne konsidereblas parko.

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla kaj ĉina vikipediaj artikoloj