Ĝemela domo estas domo ĉe kiu du domoj havas komunan intermuron. La du interligitaj domoj ne havas ligojn kun aliaj domoj.

Tre granda duobla domo en Vaŝingtono, konstruita en 1868.
Duobla domo en Jugendstil en Bonn, Germanio.

Ofte la du domoj estas reciprokaj spegulbildoj, sed ne ĉiam. Unu de la kaŭzoj de la ekesto de tiu domtipo estas la ebleco de la loĝontoj kune porti la konstrukostojn: la konstuisto povas pli malmultkoste konstrui ĝemelan domon ol du izolitajn.

Ĝemelaj domoj por la unua fojo estis konstruitaj en Anglio en la dua duono de la 19-a jarcento.

Ĝemela domo je la Amsterdamseweg en Amstelveen, Nederlando.