Ĝendarmo el Saint-Tropez

komedia filmo

Ĝendarmo el Saint-Tropez (france Le Gendarme de Saint-Tropez‎) estas franca filmo reĝisorita de Jean Girault, aperinta en 1964 kaj originale filmita en la franca lingvo. Temis pri la unua el ses konataj filmoj, el kiuj sekvis Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas, Ĝendarmo en emeriteco, Ĝendarmo kaj eksterteranoj kaj Ĝendarmo kaj ĝendarminoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.

Ĝendarmo el Saint-Tropez
jen bildigo de la ĝendarmo ĉe garaĝa pordo
jen bildigo de la ĝendarmo ĉe garaĝa pordo
filmo
Originala titolo Le Gendarme de Saint-Tropez‎
Produktadlando  Francio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 1964
Daŭro 89 minutoj
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Marc Fossard
Reĝisoro(j) Jean Girault
Scenaro Richard Balducci • Jean Girault • Jacques Vilfrid
Filmita en Saint-Tropez • Belvédère
Loko de rakonto Saint-Tropez
Muziko de Raymond Lefèvre
Ĉefrolantoj Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj
IMDb
vdr

Rilate sian ĝenron, ĉiuj ses filomj rigardeblas kiel komedia filmo kaj ĉiuj lokiĝas en Saint-Tropez, fama somerrestadeja havenurbo borde de la Mediteranea Maro en la regiono Bordo Lazura aŭ Franca Riviero.

La filmo havas entutan daŭron de 89 minutoj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
filmado de la sekvaĵo Ĝendarmo kaj eksterteranoj