Ĝenerala Arkivo de Indioj

La Ĝenerala Arkivo de Indioj (hispane: Archivo General de Indias), estas konstruaĵo kiu troviĝas en Sevilo, Hispanio, en la malnova Casa Lonja de Mercaderes (Varborso de Komercistoj). Ĝi estas la dokument-deponejo da valoregaj arkivaj dokumentoj ilustrante la historion de la Hispana Imperio en Ameriko kaj Filipinoj. La Ĝenerala Arkivo de Indioj estis konstruita laŭ strukturo dizajnita de Juan de Herrera, nekutime serena kaj hispan-italeca ekzemplo de renesanca arkitekturo. La konstruaĵo kaj ĝia enhavo estis akceptitaj en 1987 kiel Monda heredaĵo de Unesko.

Ĝenerala Arkivo de Indioj
arkivo [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoSevilo
- koordinatoj37° 23′ 5″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo)37.384777777778-5.9930833333333Koordinatoj: 37° 23′ 5″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoKultura
Jaro1987 (11)
Numero383
Areo0,12 km² (12 ha)
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriterioji, ii, iii, vi

Ĝenerala Arkivo de Indioj (Sevilo)
Ĝenerala Arkivo de Indioj (Sevilo)
DEC
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Map
Ĝenerala Arkivo de Indioj

Vikimedia Komunejo:  Archivo General de Indias [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Konstruaĵo de la Ĝenerala Arkivo de Indioj

Ĝi estis kreita en 1785 laŭ deziro de la reĝo Karlo la 3-a, kun la celo centralizi en unu sola ejo ĉiajn dokumentojn pri la hispanaj kolonioj ĝis tiam disaj en diversaj arkivejoj: Simanko, Kadizo kaj Sevilo.

La arkivejo konservas ĉirkaŭ 43.000 dosierujojn, kun ĉirkaŭ 80 milionoj da paĝoj kaj 8.000 mapoj kaj desegnaĵoj kiuj venas, precipe, el la metropolitaj organismoj kiuj okupiĝis pri la administrado de la kolonioj.