Ĝenerala aviado

nemilita, nekomerca aviado

Ĝenerala aviado (angle General aviation, GA) estas ĉia civila aviado, kiu ne estas ĝenerale mendebla. Ĝia malo do konsistas el linia aviado (laŭ horaro) kaj ĉarta aviado.

Al la ĝenerala aviado apartenas ekzemple:

  • flugoj de privataj aviadiloj, uzataj de privatuloj, kluboj aŭ firmaoj
  • agrokultura aviado por disŝprucado de herbicidoj, insekticidoj k. s.
  • flugoj por esplori aŭ foti terenon
  • instruaj flugoj por lernantoj
  • flugoj por transporti aviadilon al alia loko
  • flugoj por transporti aŭ savi akcidentintojn
  • flugoj por batali incendion
  • flugoj per ekskursaj balonoj aŭ aerŝipoj, kies celo ne estas transportado
  • flugoj de unupersonaj aviadiletoj
  • flugoj per pelataj paraŝutoj

Laŭ la nombro de flugoj la ĝenerala aviado superas la mendeblan, sed ne laŭ la nombro de pasaĝeroj. La pliparto de la flughavenoj servas nur al la ĝenerala aviado.

Oni taksas ke ĝenerala aviado estas pli akcidentema ol alia aviado. Laŭ usona registara statistiko inter 2000 kaj 2011 estis jare ĉ. 1,3 mortigaj akcidentoj per 100.000 flughoroj en la ĝenerala aviado en Usono;[1] por flugoj laŭ horaro estas malpli ol 0,02. Tamen necesas konsideri ke multaj flugoj laŭ horaro estas longdistancaj kaj pasigas multe da tempo en granda alto, kie la danĝero de akcidento estas malgranda.

Referencoj redakti

  1. Earl F. Weener. Loss of Control Safety Seminar (angle). Alirita 2016-05-21.