Ĝenerala balotado

Ĝenerala balotado estas tipo de balotado per kiu oni elektas ĉiujn aŭ plej membrojn de difinita politika instanco. La termino estas kutime uzata por aludi al elekto por ĉefa enlanda leĝofara korpo respektive parlamento, distinge el partaj aŭ lokaj elektado, respektive municipaj.

Ĉe prezidentaj sistemoj, la termino aludas al regule antaŭvidita elektado kie estas elektitaj kaj la prezidento, kaj ĉu parto ĉu ĉiuj membroj de la nacia parlamento samtempe. Ĝenerala balotado povas inkludi samtage elektadon por lokaj funkciuloj aŭ oficuloj.

La termino originiĝis en la balotadoj de Unuiĝinta Reĝlando por la Ĉambro de Komunuloj.

Eksteraj ligiloj redakti