Ĝirafpiano estas pluevoluita harpopiano, kies resonancspaco staras rekte supren. Ĝi aspektas kiel rekte staranta pianego, kies kordoj enestas vertikale starantan, unuflanke volbitan keston. Ĝirafpianoj apartenas al la antikvaj pianoj kaj estis en uzo ekde la 18-a jarcento ĝis komence de la 19-a jarcento.

Kiel inventintoj de la "Forte-Piano en Giraffe" validas la vienaj piankonstruistoj Joseph Wachtl, J. F. Bleyer kaj Martin Seuffert. Estas dokumentita disputo pri la aŭtoreco, ene de kiu Bleyer publikis en Allgemeine Musikalische Zeitung (Ĝenerala Muzika Gazeto) de novembro 1811 "Historian priskribon de rekte starantoj fortepianoj", en kiu li skribis:

Ĉiu inventinto havas la rajton indiki sur sia produktaĵo, ke li estas la inventinto, dume estas ridinda, se iu promesas al si honoron per malbonsukcesa fuŝlaboraĵo. Sed se iu imitas la inventaĵon de aliulo kaj volas alproprigi al si la honoron de la inventado, ĉi tio ne nur estas ridinda, sed ankaŭ stulte aŭdaca. La ridindan aŭdacon perpetras la ĉi-tiea piankonstruisto Martin Seuffert; li imitas nian inventaĵon, kaj skribas sur ĉiu nomŝildo: Inventita de Martin Seuffert en Vieno. Mi ja dezirus scii, kio rajtigas lin je tiu ĉi mizera proprigo??

Fontoj redakti

  • Allgemeine Musikalische Zeitung, Intelligenz-Blatt, November 1811

Eksteraj ligiloj redakti