La lago Ĥövsgöl aŭ sen la du ne-esperantaj literoj, sed prononce pli malprecize Ĥuvsgul (mongole Хөвсгөл нуур, Ĥövsgöl nuur, ankaŭ nomata Ĥövsgöl dalai (Хөвсгөл далай, Ĥövsgöl-oceano) or Dalai Eeĵ (Далай ээж, oceana patrino) troviĝas en la nordo de Mongolio, ĉe la orienta finaĵo de la montaro Sojon. La lago kovras areon de 2760 kvadrataj kilometroj kaj laŭ areo estas la dua plej granda lago de la lando - laŭ volumo (480 km³) eĉ temas pri la plej granda lago de Mongolio. Ĝia lago ne-salas, kontraste al tiu de la laŭ areo plej larĝa lago, Uvs.

Ĥuvsgul
Rifta lago
Situo Mongolio
Ĉefaj elfluoj rivero Eg
Datenoj
Koordinatoj 51° 6′ N, 100° 30′ O (mapo)51.1100.51624Koordinatoj: 51° 6′ N, 100° 30′ O (mapo)
Ĥuvsgul (Mongolio)
Ĥuvsgul (Mongolio)
DEC
Ĥuvsgul
Ĥuvsgul
Map
Ĥuvsgul
Supermara alteco 1 624 m
Surfaca areo 2 760 km²f5
Maksimuma longo 136 kmf6
Maksimuma larĝo 40 kmf7
Akva volumeno 1480 km³dep1f8
Maksimuma profundo 262 mf10
Averaĝa profundo 138 mf11
vdr

La lago kolektas akvon el relative malgranda teritorio, kaj ĝi nur havas malmultajn, malgrandajn alfluojn. La ĉefa elfluo estas ĉe la suda laga bordo la rivero Eg, kiu poste enfluas en la riveron Selenge kaj ties akvo finfine en la lago Bajkalo. Inter ili, la akvo vojaĝas distancon de pli ol 1 000 kilometroj, kaj pasigas alteco-diferencon de 1 169 metroj, kvankam la rekta distanco estus nur ĉirkaŭ 200 kilometroj. La laga lokiĝo en norda Mongolio helpas formi la sudan limon de la granda siberia tajga arbaro, kies plej multnombra arbo estas la siberia lariko.

Etimologio redakti

La nomo Ĥövsgöl devenas de la tuva vorto por "bluakva lago".[1] Nuur estas la mongola vorto por "lago".Ekzistas pluraj variaĵoj de transskribo, precipe ĉu la mongola sono notita per la cirila litero "ө" estas latinliterigata "ö" (prononco kiel en la turka, hungara aŭ germana), aŭ malpli precize "o" respektive "u". Krome la sono notita per la cirila litero "х" - en Esperanto "ĥ", en aliaj lingvoj estas latinliterigata iel simile al la tiulingvaj kutimoj, ekzemple khh en la angla kaj franca, kaj ch en la germana, pola aŭ litova. Latinliterigoj surbaze de la nomo en la klasika mongola skribo, kiel HubsugulĤubsugul, ankaŭ foje videblas.

 
panorama vidaĵo de la lago

Referencoj redakti

  1. Shomfai, David Kara (2003) "Traditional musical life of Tuvans of Mongolia" (angle: "tradicia muzika vivo de tuvoj en Mongolio") en Melodii khoomei-III: 40, 80