Ĥagaj (profeto)

Biblia profeto

Ĥagaj estas la deka de la 12 minoraj profetoj (6-a jarcento a.K.); lia verko estas teksto de la Malnova Testamento.

Ĥagaj
Biblia persono
homo
Informoj
Sekso vira
Okupo profeto
vdr
BIBLIAJ MINORAJ PROFETOJ
Ĥagaj
Propfeto Ĥagaj en rusa ikono de la 18-a jarcento.
epoko = 6-jarcento a.K.
nacio = hebrea travivinta en Jerusalemo
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kiu lin liturgie honoras la 4-an de julio, kaj ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj

Biografio redakti

Tiu gravulo estis aktiva ekde 520 a.K., epoko en kiu estis de malmulte ĉesinta la ekzilo babilona, komenciĝinta en 589 a.K.

La libro kiu parolas pri predikado aktivigita en la unua periodo de la persa reĝo Dario la 1-a, konsistas je du ĉapitroj, en kiu Dio instigas la popolon por ke konstruu la Duan Templon, post kiam la Nebukadnecar la 2-a estis detruinta la Templon de Salomono; manke de la sankta establo, fakte, la Sinjoro liveris malabundan prosperon al la grundo, sed la aferoj malpliboniĝos se ne estos realestigita la templa kulto.

”Kiel rekompenco de la honoro al Li atribuita, la Sinjoro donacos novan fekundecon al la grundo”.

En la tuta verko Dio parolas pere de Ĥagja al la tuta izraela popolo, aparte al Zerubabel reganto de Judujo subulo de Dario, kaj al Josuo ĉefsacerdolo.

Kulto redakti

Ĥagaj estas kultata kiel sanktulo ĉe ĉiuj kristanaj eklezioj kiuj konfesas la komunecon kun la sanktuloj. La Katolika Eklezio lin liturgie celebras la 4-an de julio.

 
Profeto Ĥagaj en pentraĵo de Moretto.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA: [1]