La ĥalapenjokapsikoĥalapenjo (hispane: chile jalapeño) estas mezgranda kapsiko kiu estas kultivaro de la specio Capsicum annuum kaj ege rilatas al la dolĉa kapsiko kaj la kajena pipro kiuj ankaŭ estas kultivaroj de la specio Capsicum annuum. La planto estas proksimume unu kaj duono metro alta; la fruktoj estas ĉirkaŭ 10 centimetroj longa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĥalapenjokapsiko
Ĥalapenjokapsiko
Ĥalapenjokapsiko
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Magnoliofitoj
Klaso: Magnoliopsidoj
Subklaso: Asteracoj
Ordo: Solanaloj
Familio: Solanacoj
Genro: Kapsiko
L.
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi ricevis la nomon de la meksika urbo Xalapa. Je la skalo de Scoville ĝi atingas akrecon inter 1000 kaj 50000. Ekzistas proksimume 180 diversaj specioj, el kiuj ĉirkaŭ 120 estas aktive kultivataj, antaŭ ĉio en Meksiko kaj Usono. Plej ofte temas pri hibridojkultivovarioj inter du specioj. La plej akregusta specio estas la Numex Piñata kiu je la skalo de Scoville povas atingi akrecon de 50 000. Tio estas 10 foje pli akra ol la averaĝa ĥalapenjokapsiko.

Ruĝa ĥalapenjokapsiko
Tranĉitaj verdaj ĥalapenjokapsikoj
Averaga akreco de ĥalapenjokapsikoj
Fumaĵitaj ĥalapenjokapsikoj (chipotle)