La Ĥaldeaj Orakoloj (greke: Χαλδαϊκά λογία) estas kolekto da orakoloj eltiritaj el diaĵoj teŭrgie (per supera magio), publikigita greklingve, ĉirkaŭ 170, epoke de la romia imperiestro Marko Aŭrelio permane de Juliano la Teŭrgiulo, la unua kiu estis ĝuste nomata “teŭrgiulo”;li estis filo de Juliano la Ĥaldea. De tiu verko restas nur fragmentoj kaj atestaĵoj. Ĉi-kaze “ĥaldea” signifas “magia, okulta” [1].

La libro, same kiel la profetiaj grekaj verkoj, estas redaktita en daktilaj heksametroj. Ĝi prezentĝas kiel kolekto de orakolaj revelacioj.

Laŭ la bizanca pensisto Mikaelo Psellos, la scenejo estus tiu: Juliano patro, Juliano la Ĥaldea, engaĝiĝas por ke la filo, Juliano la Teŭrgiulo, renkontu la animon de Platono kiun li demandu (kaj la respondoj estus la konsiderita libro de orakoloj). Laŭ hipotezo pli aŭdaca, venanta de specialisto pri la filozofio de Proklo, la orakoloj estus sentencoj de la animo de Platono, komunikana kun la animo de la Juliano filo, kaj komentanta sian Timeon.[2].

La libro estis lekcie komentita de Porfirio el Tiro, Proklo, Mikaelo Psellos, Gemisto Pletono, Damascius, Mikaelo Italiko...

Filozofio de Ĥaldeaj Orakoloj redakti

Franz Cumont[3] tiel resumas la filozofian doktrinon de Ĥaldeaj Orakoloj: “Sekvinte Platonon, la ĥaldeaj teŭrgiuloj decide oponas la mondon de la inteligentaj formoj de la ideoj al la mondo de sensoj. Ili proponis por la universo dualisman koncepton. Kulmino de sia panteono, ili lokigis la intelekton. kiun ili kromnomas ankaŭ la Patro. Tiu dio transcenda, mergita en la eterna silento, estas deklarita nepenetrebla, kaj tamen li estas reprezentita per neestingebla Fajro, el kiu ĉio devenas. Malsupre de li instaliĝas la triopoj de la sensa mondo, poste la diaĵoj kiuj sidas trans ĉielaj sferoj aŭ de ili regataj. La homa animo, esence dia, fajrero de la origina Fajro, laŭvole malsuprenirante la skalon de la estaĵoj, finiĝis por prizone instaliĝi centren de iu korpo. Kiam estos liberigita de ĉiuj materiaj malpuraĵoj, la animo estos ricevita en la patran sinon de la de la supera Dio.”

Krome, la mondo havas tial tri situacioj: la mondo de la Fajro (la inteligebla mondo), la etera (la ĉielaj korpoj), fine la materia subluna mondo (la kvar elementoj: Tero, Akvo, Aero, Fajro). La ĉiela triopo kontituiĝas per la Patro (la Unua Dio), la Potenco (Dio-filo) kaj la intelekto (Demiurgo) («En la tuta mondo brilas iu triopa, regata de monado». fragmento 27).

Ŝajnas ke la filozofio de Ĥaldeaj Orakoloj dependas de la filozofio de Numenio el Apamea, pensisto de la mediplatonismo antaŭ la jaro ĉirkaŭ 155, sed iuj esploristoj opinias ke, male, Numenio estis influita de la Orakoloj.

Iuj, male, vidas en la du filozofioj ion de kristana gnostikismo. Aŭ ĉu tiu lasta siavice estis influita de ili?

Teŭrgio redakti

Teŭrgio estas religia praktiko tipe magia en kiu la oficanto strebas kontaktiĝi kun la diaĵoj, por gajni informojn, por akiri miraklan rezulton, aŭ por atingi vivstaton similan al tiu dia. Du metodoj eblas por atingi rezultojn: tiu kontempla kaj tiu aktiva. La teŭrgio kontempla realiĝas per la leviĝo de la intelekto, tiu aktiva fruktas pere de ritaj praktikoj kaj uzo de sanktaj objektoj.

Du teknikoj pli elstaras: la animigo de statuoj kaj la alvoko al la dioj danke al tranca mediumo [4].

Bibliografio redakti

Teksto redakti

  • Oracles chaldaïques (vers 170), trad. du grec Édouard des Places, Les Belles Lettres, 1971, 357 p., 2° éd. revue 1997. Franclingve.

Fontoj redakti

  • Σουίδας (Suido), voĉo «Ioul-ianos » (434), II, p. 642.

Studoj redakti

  • Oracoli caldaici (a cura di Angelo Tonelli). Milano, Rizzoli, 2008. ISBN 978-88-17-17051-2
  • Hans Lewy, Chaldæan Oracles and Theurgy. Mysticism, Magic, and Platonism in the Later Roman Empire, Nouvelle édition par Michel Tardieu, Paris, Études Augustiniennes et Turnhout, Brepols, 1978, 734 p.
  • Henri-Dominique Saffrey, «Les néoplatoniciens et les 'Oracles Chaldaïques», Revue des Études Augustiniennes, 27 (1981), p. 209-225.
  • Henri-Dominique Saffrey, «La Théurgie comme phénomène culturel chez les néoplatoniciens (IVa-Va jc.)», Koinônia, 8 (1984), p. 161-171.
  • Fernández Fernández, Álvaro, La teúrgia de los Oráculos Caldeos: cuestiones de léxico y de contexto histórico / tesis doctoral dirigida por José Luis Calvo Martínez (Granada: Universidad de Granada, 2011).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. H. D. Saffrey, Les néoplatoniciens et les 'Oracles chaldaïques, Revue des études augustiniennes, 27 (1981), p. 216.
  2. H.-D. Saffrey, « Les néoplatoniciens et les Oracles chaldaïques », Revue des études augustiniennes, t. 27, 1981, p. 210 sq.
  3. Franz Cumont, Lux perpetua, Paris, 1949, pp. 363-364, citita en Oracles chaldaïques, p. 11-12.
  4. Henry Lewy, Chaldean Oracles and Theurgy, Études augustiniennes, 1978, p. 461-466.