La Ĥameo aŭ iom pli malĝuste Trogloditparuo, Chamaea fasciata, estas malgranda birdo kiu loĝas en makiso (chaparral) kaj arbustaro. Ĝi estas la ununura specio de la genro Chamaea lastatempe enmetita en la familio de Silviedoj kaj la ununura membro de tiu multnombra familio en Ameriko, tio estas for de la Malnova Mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĥameo
Ĥameo
Ĥameo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Chamaea
Specio: Ch. fasciata
Chamaea fasciata
(Gambel, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties sistematiko estis objekto de granda debato, ĉar la Ĥameo estis ĝis nun lokata en multaj diferencaj familioj fare de diversaj fakuloj de tiom longe kiom ĝi estas konata de la scienco. La alternativa nomo Trogloditparuo respegulas la necertecon, kaj ties eksteran similon kaj al paruoj kaj al Trogloditoj. Tamen ĝi estas tute nerilata al unuj kaj al aliaj.

Aspekto redakti

La Ĥameo estas malgranda (15-cm) birdo kun uniforma senmarka olivecbrungrizeca plumaro. Pli precize la pli malhelgriza areo kovras la tutan kapon, nukon kaj eĉ la flankojn de la brusto, dum el la mentono suben etendas la suba areo pli bruna, sed kun bruneca striado super ruĝecblankeca fono. Ĝi havas mallongajn flugilojn kaj longan voston ofte levatan alte kaj de tie venas la komparo kun trogloditoj. Ĝi havas mallongan bekon kaj palan irison kiu ege elstaras en la malhela kapo krom markatan de malgranda hela superokula makuleto kaj eĉ pli malgranda sub kaj antaŭ la okulo; simila hela makuleto estas super la bekobazo. Pro sia kaŝema naturo kaj laŭta voĉo, la Ĥameo estas pli facile sentebla pro sia alvoko ol per sia vidado.

Sistematiko redakti

La Ĥameo estis diverse lokita en sia propra familio, la Ĥameedoj, aŭ kun la Egitalo (Egitaledoj), la veraj paruoj (Paruedoj), la silvioj (Silviedoj), kaj kun la Timaliedoj). La American Ornithologists' Union lokigas la Ĥameon en tiu lasta familio (AOU 1998–2006), agnoskante al ĝi la distingon esti la ununura membro konate el la Nova Mondo. Tio baziĝis sur studoj per hibridado DNA-DNA[1], kiu estas fenetikaj tamen kaj tiele ne konsiderataj laŭmetode taŭgaj nuntempe.

Pere de analizoj de DNA oni malkovris, ke la Ĥameo estas pli proksima de la silvioj de la genro Sylvia kaj kelkaj raraj Silviedoj (Cibois 2003a, Pasquet 2006). Tiuj sekve estu lokitaj en la familio de Silviedoj kun la Ĥameo kaj la paradoksornitoj kiuj siavice rezultis proksimaj parencoj. Tiele la Ĥameo estas la ununura amerika specio de la "veraj" silviedoj. Kurioze la Purpura silvio kaj proksimaj parencoj kiel la Sarda silvio (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006) montras strangan similon kun la Ĥameo; ties ekologio estas tre simila kaj ĉiuj estas birdoj de mediteranea arbustaro. Tamen, biogeografio kaj molekulaj datumoj konstruas fortan kazon por tiu simileco kiel kurioza kazo de konverĝa evoluo inter birdoj kiuj estas proksimaj parencoj sed ne tiom proksima kiom la similaj aspektoj povus sugesti.

Cibois (2003b) sugestis, ke ĉar kelkaj silviedoj estas pli proksimaj al la tipaj silvioj ol tiuj estas al la Kanbirdoj ekzemple, la Silviedoj estu merĝata en la Timaliedojn. Tia forigo de la maljuna sinonimo postulus oficialan decidon de la ICZN kaj la tipaj silvioj kaj parencoj estas ankoraŭ monofiletika grupo; tiu propono ne estas akceptata de plej parto de fakuloj ĝis kiam la restantaj genroj de Silviedoj kaj Timaliedoj estu studataj kaj konsiderata ties rilataro.

Disvastiĝo kaj ekologio redakti

La Ĥameoj estas nearktisaj loĝantaj birdoj (nemigrantaj) en mallarĝa zono de marborda habitato en okcidenta marbordo de Nordameriko, troviĝanta el Oregono suden al Baja California. Ĝi estas kutime limigata al arbustaro kaj kelkaj tipoj de arbaroj. Ili nestumas en 1 m altaj arbustoj kiaj toksikodendro, kojota genisto kaj kalifornia rubuso. Lignoproduktado kaj aliaj ŝanĝoj en habitato portis tiun specion al etendo de ĝia teritorio ĵuse, ĉefe norden.

Ĥameoj pariĝas porvive, formante paron nur kelkajn monatojn post elnestiĝo. Ambaŭ seksoj kantas; la pli rapida ritmo de la masklo estas unu el la malmultaj diferenciloj laŭ sekso. Ankaŭ ambaŭ seksoj defendas la teritorion la tutan jaron kaj partoprenas en la konstruado de la nesto, kio daŭras ĉirkaŭ du semajnoj. La 3 aŭ 4 ovoj estos kovataj dum 14 tagoj, denove fare de ambaŭ gepatroj. La elnestiĝo okazas post 15 tagoj (kiam la birdidoj ankoraŭ ne flugas) kaj la idoj estos manĝigataj ankoraŭ dum pliaj 40 tagoj.

La Ĥameo manĝas serĉante tra densa arbustaro por kapti insektojn trovotaj per rigardo. Ili manĝas ĉefe skarabojn, raŭpojn, cimojn kaj formikojn, sed manĝos ankaŭ malgrandajn berojn kaj semojn.

Sono redakti

Kanto de la Ĥameo

Referencoj redakti

  1. Charles G. Sibley and Jon E. Ahlquist. The Relationships of the Wrentit as Indicated by DNA-DNA Hybridization. The Condor, Vol. 84, No. 1 (Feb., 1982), pp. 40-44
  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52819, Chamaea fasciata, 05 Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Cibois, Alice (2003b): Sylvia is a babbler: taxonomic implications for the families Sylviidae and Timaliidae.Bulletin of the British Ornithologists' Club 123: 257-261.
  • Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) Pp. 70 - 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta' 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Pasquet, Eric; Bourdon, Estelle; Kalyakin, Mikhail V. & Cibois, Alice (2006). The fulvettas (Alcippe), Timaliidae, Aves): a polyphyletic group. Zoologica Scripta 35, 559–566. COI:10.1111/j.1463-6409.2006.00253.x (HTML resumo)

Eksteraj ligiloj redakti