Ĥano Bumin (mortis en 552) estis fondinto de la unua tjurka imperio, de la ĥanlando aŭ imperio de Gokturkoj. Ĝis malkovro de la Orĥona runoskribo en 1889 kaj ĝis deĉifrigo de tiuj en 1893 fare de la dana filologo Vilhelm Thomsen, la ĥano Bumin estis konata nur kun ĉina nomo 土門 (T'u-men), kiel lin menciis la ĉinaj fontoj.

Bumin estis - laŭ ĉinaj fontoj - filo de T'u-wu, nepo de A-hsien-ŝih kaj pranepo de Na-tu-liu. Bumin estis nobelo kaj estis tribestro de la tjurkoj, kiuj vivis tiutempe sub ĉina regado, sub Juan-Juan. La tjurkoj sukcese venkis en 552 Juan-Juan kaj fondis poste propran ĥanlandon. Ĥano Bumin regis nur mallonge kaj mortis jam tiujare.

Lia frato estis Iştämi, kiu same regis regionon.