La ĥanta lingvo (pli frue ankaŭ nomata ostjaka) estas la lingvo aŭ grupo de lingvoj parolata de ĥantoj, ĉefe en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio. La lingvon parolis en 1994 ĉirkaŭ 12 000 homoj (necerta informo).

Ĥanta lingvo
lingvo • moderna lingvo
Ob-ugra lingvaro
Parolantoj 9 230
Skribo Khanty alphabet, cirila alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 kca
  Glottolog khan1279
Angla nomo Khanty
Franca nomo khanty
vdr

La ĥanta apartenas al la ugra branĉo de la finn-ugraj lingvoj en la Urala lingvofamilio. La plej proksimaj parencaj lingvoj de la ĥanta estas la mansa kaj la hungara lingvoj. La ĥanta kaj mansa formas la grupon Ob-ugraj lingvoj, nomitan laŭ la rivero Obo.

La ĥanta alfabeto havas specifajn literojn kiel Ӛ.

Statuso redakti

Formale la lingvo havis oficialan statuson en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto, sed efektive ĝi ne estis uzata de aŭtoritatoj, kio foje kaŭzis indignon de la indiĝenoj. La prezidanto de la distrikta komsomola komitato Viktor Birjukov rememoris kiel en 1958 en la distrikta partia konferenco partoprenis multe da indiĝenoj en naciaj vestoj kaj unu el ili ekparolis al la kunsido en la ĥanta. Oni petis lin paroli ruse, al kio li respondis: "Kiomfoje oni povas fari ordonojn, ke la partiaj aktivuloj lernu lokan lingvon? Do mi parolas ĥante. Mi pensas ke ĉiuj komprenas min"[1].

Referencoj redakti

  1. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 208. ISBN = 5-93020-083-1.

Eksteraj ligiloj redakti