Ĥattusili la 1-a estis reĝo de la Hitita Malnova Regno. Li regis en 1586-1556 a.K..

Ĥattusili la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
en Kussara
Morto
en Kussara
Tombo Kussara vd
Familio
Patro Papahdilmah vd
Gefratoj Q695778 • Labarna I vd
Edz(in)o Hayastar vd
Infanoj Huzziyas • Hastajaras • Labarnas • Happi • Pimpira vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li uzis titolon de Labarna ĉe la komenco de lia regado. Estas necerte ĉu li estas la dua reĝo, identigita lin kiel Labarna la 2-a, aŭ ĉu li estas identa al Labarna la 1-a, sed oni traktis lin kiel lian antaŭulon en hititaj kronologioj.

Dum lia regado, li movis la ĉefurbon de Neša (Kaneš, proksime de moderna Kültepe) ĝis ḫatuša (proksime de moderna Boghazkoy), alprenante la trononomon de ḫatušili por marki la okazon.

Li estas la plej frua hitita reganto por kiu oni trovis samepokan mencion. Aldone al "reĝo de ḫatuša", li prenis la titolon "Viro de Kuššara", referencon al la prahistoria ĉefurbo kaj hejme de la Hititoj, antaŭ ol ili okupis Neša-n.

Kojnoskriba tabulo trovita en 1957, skribita en kaj la hitito kaj la akada lingvo disponigas detalojn de ses jaroj da lia regado. En ĝi, li asertas etendon de la hitita teritorio al la maro, kaj en la dua jaro, subigon de Alalaĥo kaj aliaj grandurboj en Sirio. En la tria jaro, li kampanjis kontraŭ Arzawa en okcidenta Anatolio, poste reiris al Sirio por uzi la venontajn tri jarojn reprenante siajn iamajn konkerojn disde la Hurrian-oj, kiuj okupis ilin en sia foresto.

Oni konas du literaturaĵojn el lia epoko, unu estas Reĝino de Kanis kaj la Rakonto de Calpa. Ambaŭ postrestis en la Calpa-teksto. Tiu lasta prezentas la ritojn antaŭ konstruo de palaco. Estas konate ankaŭ la testamento de la reĝo, en kiu li malmeritigas sian filon (aŭ kuzon) Labarna je la trono kaj anstatu li nomumas la nevon Mursili la 1-a je la trono.

Li mortis pro vundiĝo dum atako je Alahtum. La vundiĝo estis do morta, sed Hattusili povis reveni en la ĉefurbon, kie notigis sian testamenton.

El pli postaj kopioj estas konata la dokumento Palaca kroniko de Hattusili la 1-a.