Ĥazar-hipotezo pri la deveno de aŝkenazaj judoj

La Ĥazar-hipotezo pri la deveno de aŝkenazaj judoj, fojfoje ankaŭ nomata la Ĥazar-mito[1][2] estas plejparte refutita hipotezo, laŭ kiu la aŝkenazaj judoj devenas de la ĥazaroj, mult-etna amasiĝo de tjurkaj popoloj, kiuj formis duonnomadan ĥanlandon en la areo, kiu etendas de orienta Eŭropo ĝis centra Azio. La hipotezo baziĝas sur mezepokaj fontoj, kia la Ĥazar-korespondo, laŭ kiuj iam dum la 8-a kaj 9-a jarcentoj, la reganta elito de la Ĥazaroj, laŭ Judah Halevi kaj Abraham ibn Daud, konvertiĝis al rabena judismo.[3] La amplekso de tiu konvertiĝo en la ĥazara ĥanlando restas necerta, sed la evidenteco, uzata por ligi la aŝkenazajn komunumojn al la ĥazaroj, estas tre malmulta kaj kontraŭdire interpretata de proponanto al proponanto.[4][5][6]

En la akademioj tiu hipotezo havis kompleksan historion. Kvankam la granda plimulto da hodiaŭaj akademianoj konsideras ĝin nekredinda, oni pasinte pli vaste argumentis la hipotezon, kaj eĉ aŝkenazaj judoj dum tempo vaste akceptis ĝin. En la malfrua 19-a jarcento, Ernest Renan kaj aliaj erudiculoj supozis, ke la aŝkenazaj judoj de Eŭropo originis inter tjurkaj rifuĝintoj, kiuj migris okcidenten el la falinta ĥazara ĥanlando en Eŭropon, kaj interŝanĝis sian denaskan ĥazaran lingvon por la jida lingvo sed plu praktikis Judismon. Post tiam, kvankam fojfoje elvokita de pluraj erudiciuloj, la ĥazar-aŝkenaza hipotezo disvastiĝis al pli granda kvanto da homoj nur en 1976, kiam eldoniĝis libro nome La dektria tribo fare de Arthur Koestler.[7]

Kiel tuto, genetikaj enketoj pri judoj trovis nenian substancan evidentecon pri ĥazara origino de aŝkenazaj judoj, sed kontraŭe, trovis fortan evidentecon pri rilato inter la aŝkenazoj kaj la aliaj ĉefaj judaj etnaj grupoj, precipe (sed ne nur) al la sefardoj, ambaŭ kun miksitaj originoj en popoloj de la Proksima Oriento kaj Suda Eŭropo.[8] Pri la sudeŭropa rilato, tiuj studoj trovis precipe fortan ligon inter eŭropaj judoj kaj hodiaŭaj italoj, speciale Toskanianoj, kio povus interalie esti klarigata per itala kontribuaĵo al la juda genomo.[9][10][11] Sed ili neniel trovis evidentecon por ligo inter judoj kaj ĥazaroj.[12]

Eta malplimulto da genetikaj kaj lingvosciencaj fakuloj ankoraŭ argumentas favore de la Ĥazar-hipotezo; ĝin lastatempe revivigis Eran Elhaik, kiu en 2012 faris enketon, celante pravigi ĝin.[13] Malgraŭ dubo, li reformulis la koncepton en 2016, evoluiginte novan metodon de genetika analizado, kiu utiligas la marĝenajn lingvosciencajn teoriojn de la fakulo pri la jida lingvo Paul Wexler.[14]

Malgraŭ ke pli kredindaj hipotezoj ekzistas, la Ĥazar-hipotezon ankoraŭ uzas iuj kontraŭcionistoj por defii la ligon de la israelaj judoj al antikva Levantenio, kaj ĝi krome rolas en multaj kontraŭjudaj konspiraj teorioj.[15]

Referencoj redakti

  1. (2007) The World of the Khazars: New Perspectives. Selected Papers from the Jerusalem 1999 International Khazar Colloquium.
  2. Boris Zhivkov. (2015) Khazaria in the Ninth and Tenth Centuries.
  3. Golden 2007a, p. 149
  4. Aderet, Ofer, "Jews are not descended from Khazars, Hebrew University historian says". Kontrolita la[rompita ligilo] 1-an de oktobro 2014
  5. Shaul Stampfer, "Did the Khazars Convert to Judaism?," Jewish Social Studies: History, Culture, Society 19 (3) pp.1–72
  6. Behar k.a., Doron M., "No Evidence from Genome-Wide Data of a Khazar Origin for the Ashkenazi Jews". Kontrolita la 14-an de oktobro 2014.
  7. Sand 2010, p. 240.
  8. Abraham's Children in the Genome Era
  9. (July 2010) “The genome-wide structure of the Jewish people”, Nature 466 (7303), p. 238–42. doi:10.1038/nature09103. 
  10. (2010) “The Origin of Eastern European Jews Revealed by Autosomal, Sex Chromosomal and mtDNA Polymorphisms”, Biol Direct 5 (57), p. 57. doi:10.1186/1745-6150-5-57.  Arkivigite je 2012-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-16. Alirita 2017-06-19.
  11. "Did Modern Jews Originate in Italy?", 8 October 2013. Kontrolita 2013-10-21.
  12. Faerman, Marina (July 2008). “Population Genetics of the Ashkenazim”, Encyclopedia of Life Sciences (ELS). John Wiley & Sons, Ltd: Chichester.. doi:10.1002/9780470015902.a0020818. 
  13. Rita Rubin, 'Jews a Race' Genetic Theory Comes Under Fierce Attack by DNA Expert,'. The Forward, la {daton..
  14. Batya Ungar-Sargon 'The Mystery of the Origins of Yiddish Will Never Be Solved,' Arkivigite je 2019-10-30 per la retarkivo Wayback Machine Tablet, la 23-an de junio 2014.
  15. Ekzemplo en Esperantujo estis la artikola serio "Zamenhof pravis" fare de Roger Condon en Sennaciulo, plurparte eldonata dum 2016.