Ĥost (perse kaj paŝtoe خوست, ankaŭ latinliterigita Khost, Khowst kaj Xost) estas urbo en la oriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la samnoma provinco Ĥost. Laŭ takso en la jaro 2006 Ĥost havis proksimume 160 000 loĝantojn.

Ĥost
خوست
moskeo de Ĥost
moskeo de Ĥost
moskeo de Ĥost
urbego
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Ĥost
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 160 000  (stato de 2006)
Geografio
Geografia situo 33° 20′ N, 69° 55′ O (mapo)33.33305555555669.916944444444Koordinatoj: 33° 20′ N, 69° 55′ O (mapo)
Alto 1 225 m [+]
Horzono UTC+4:30
Ĥost (Afganio)
Ĥost (Afganio)
DEC
Ĥost
Ĥost
Situo de Ĥost

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Khost [+]
vdr

Ĥost situas proksimume 150 kilometrojn sude de la urbo Kabulo, proksime de la monteca limo al Pakistano. La urbo situas en vala ebenaĵo iom pli ol 1000 metrojn super la marnivelo, kaj ĉirkaŭatas de montopintoj 2500 ĝis 3000 metrojn altaj en la nordo kaj 1800 metrojn altaj en la sudo.