Ĥuĝando estas la dua plej granda urbo en Taĝikio. Taĝike la urbo nomiĝas Хуҷанд (Ĥuĝand) respektive خجند. La angla latinliterigo estas Khujand. Ĝis la jaro 1939 la urbo estis nomata Ходжент/Ĥodĵent, de 1939 ĝis 1992 Ленинобод/Leninobod (ruse Ленинабад/Leninabad). La plej malnova nomo de la urbo estas Aleksandria Esĥatê („la plej fora Aleksandrio“). Ĥuĝando situas borde de la rivero Sirdarjo en la Fergana valo kaj havas proksimume 170000 loĝantojn.

Ĥuĝando
(Leninabado - Ленинабад)
taĝike: Хуҷанд, خجند, angle: Khujand, ruse: Худжанд
urbo
Placo en Ĥuĝando
Oficiala nomo: Хуҷанд
Lando Taĝikio Taĝikio
Regiono Sugd
Historiaj regionoj Persa Imperio, Rusia Imperio, Taĝika SSR
Rivero Sirdarjo
Situo Ĥuĝando
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 40° 17′ 0″ N 69° 37′ 0″ O / 40.28333 °N, 69.61667 °O / 40.28333; 69.61667 (mapo)
Areo 40 km² (4 000 ha)
Loĝantaro 170 000 (2014)
Denseco 4 250 loĝ./km²
Estiĝo 7-a jarcento a.K.
 - unua mencio 6-a jarcento a.K.
Horzono UTC+5
 - somera tempo UTC+6
Poŝtkodo 735700
Telefona antaŭkodo +992 3422
Aŭtokodoj 02РТ
Situo kadre de Taĝikio
Situo kadre de Taĝikio
Situo kadre de Taĝikio
Situo kadre de Azio
Situo kadre de Azio
Situo kadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Khujand
Retpaĝo: www.khujand.tj
Historia muzeo en Ĥuĝando

Historio redakti

La loĝloko en la jaro 329 a.K. estis fondita de la armeo de Aleksandro la Granda. Longe la urbo estis grava trafika nodo de la Silka Vojo. La urbo havis ŝanĝiĝantan historion de pluraj posedantoj. Longan tempon parto de la Persa Imperio, ĝi en la 8-a jarcento estis prirabita fare de la araboj kaj en la 13-a jarcento estis komplete detruita fare de la mongoloj.

Meze de la 19-a jarcento la regiono estis konkerita fare de la Rusia Imperio, kiam tiu ekde la jaro 1866 ekspansie okupis grandajn partojn de centra Azio. La komunisma ŝtato Sovetunio transprenis la heredaĵon. Kiam la sovetunia ŝtato reorganiziĝis, la urbo en 1924 unue fariĝis parto de Uzbekio, kaj en 1929 Ĥuĝand deklariĝis parto de la Taĝika Soveta Socialisma Respubliko. Nuntempe la urbo precipe estas centro de teksaĵoproduktado, kaj apartan renomon havas la prilaboro de silko.

En la 1950-aj jaroj proksime de la urbo konstruiĝis la akvobaraĵo Kairakkum.

En la sovetunia epoko en la urbo ekzistis du gulagoj. Unua gulago funkciis inter februaro 1945 kaj septembro 1957 kaj enhavis ĝis 2 300 malliberigitojn, kiuj kunlaboris en minado de uranio, dua gulago inter decebro 1947 kaj aprilo 1953 devigis ĝis 7 200 malliberigitojn konstrui loĝdomojn, stratojn kaj atomindustriaĵojn.

La en 1999 publikigita kineja filmo Luna Papa grandparte filmiĝis en kaj ĉirkaŭ al urbo. Interalie la vilaĝo en kiu komenciĝas la filmo, aparte por la filmado konstruiĝis sude de la akvobaraĵo.

Konatuloj naskiĝintaj en la urbo redakti

  • Elisabeth Hübert (* 1987), germana muzikteatra kantistino
  • Alexander Huber (* 1985), germana futbalisto
  • Okil Okilov (* 1944), ĉefministro de Taĝikio
  • Andreas Wolf (* 1982), germana futbalisto