Ĥuŝal Ĥan Ĥattak, Ĥuŝal ĤattakKhushāl Khān Khattak (1613 – 25a de februaro 1689; paŝtune خوشحال خان خټک Khʷushḥāl Khān Khaṭṭak), nomita ankaŭ Khushāl Bābā (paŝtune خوشحال بابا), estis paŝtuna poeto, militisto kaj saĝulo, kaj tribestro de la Ĥattaka tribo de paŝtunoj.[1] Ĥuŝal predikis la unuigon de ĉiuj paŝtunoj, kaj kuraĝigis ribelon kontraŭ la Mogola Imperio, propagandante paŝtunan naciismon pere de poezio. Ĥuŝal estis la una Afgana estro kiu prezentas siajn teoriojn por la unuigo de Paŝtunaj triboj kontraŭ eksterlandajn fortojn kaj la kreadon de naci-ŝtato. Ĥuŝal verkis multajn verkojn en Paŝtuna sed ankaŭ kelkajn en Persa. Ĥushal estas konsiderata "patro de Paŝtuna literaturo" kaj la nacia poeto de Afganio.[2][3]

Ĥuŝal Ĥattak
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1613 (1613-01-01)
en Akora Khattak
Morto 19-an de februaro 1689 (1689-02-19) (76-jaraĝa)
en Tirah
Religio sunaismo vd
Etno Paŝtunoj vd
Lingvoj paŝtuna vd
Familio
Infanoj Gohar Khan Khattak • Ashraf Khan Khattak vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La vivo de Ĥuŝal vidis la lukton kontraŭ la Mogola Imperio kiu havis fluktuajn rilatojn kun la Paŝtunoj en kio estas nune Afganio, la Ĥajber-Paŝtulando kaj la Federacie Administrataj Tribareoj de Pakistano. Por restaŭri sian liberon, Ĥuŝal defiis povon de la Mogola impiestro Aŭrangzebo kaj venkis super la mogolaj trupoj en multaj bataloj. Li estis fama militisto kiu iĝis konata kiel "Afgana militista poeto". La intermita militago de Ĥuŝal estis grava ero de la Afgana historio, kaj liaj opinioj kaj ideoj formas novan epokon en la ideologia kaj intelekta disvolvigo de Afganoj. Krom verkoj de poezio kaj prozo, Ĥuŝal verkis ankaŭ variajn tradukojn el Persa kaj Araba en la paŝtuna.[4]

Poezio redakti

  • Diŭan (konsista el preskaŭ 16000 duversoj)
  • Sahat u Badan: pri patologio de homa korpo.
  • Tib Nama
  • Fazal Nama: pri religia propono.
  • Sŭat Nama: rakonto de lia vizito al Sŭat Valo.
  • Farruĥ Nama: dialogo inter skribilo kaj glavo.
  • Farak Nama: rakonto de liaj tagoj en Mogolaj mallibereco kaj ekzilo.
  • Sŭat Nama

Prozo redakti

  • Baz Nama: detala studo pri falkobredado.
  • Tarjuma Hadia: pri variaj aspektoj de Fikha Hanafia.
  • Aaina: Paŝtuna traduko de araba libro pri Fikha.
  • Baiaz: Memoroj de vivo.
  • Zanziri: pri principoj de rapida skribmaniero.
  • Dastar nama: pri kiel estro agu.

Referencoj redakti

  1. Khushal Khan Khattak – The Warrior and the poet. Arkivita el la originalo je 2007-08-24. Alirita 2016-09-25.
  2. Morgenstierne, G. (1960). “Khushhal Khan—the national poet of the Afghans”, Journal of the Royal Central Asian Society 47, p. 49–57. doi:10.1080/03068376008731684. 
  3. Banting, Erinn. (2003) Afghanistan: The Culture Lands, Peoples, & Cultures. Crabtree Publishing Company, p. 28. ISBN 0778793370.
  4. Stefan Sperl. Classical Traditions and Modern Meanings

Eksteraj ligiloj redakti