Ĥurŝidbanu Natavan

azerbajĝana verkisto

Ĥurŝidbanu Natavan (azerbajĝane Xurşidbanu Natəvan, perse خورشیدبانو ناتوان n. la 6-an de aŭgusto 1832, Ŝuŝa – m. la 2-an de oktobro 1897, samloke) estas konsiderata unu el la plej bonaj lirikaj poetinoj de Azerbajĝano[1] kies poemoj ŝi verkis en la persa kaj azera lingvoj. Filino de Mehdi Gulu-Ĥano, lasta reganto de la Karabaĥa ĥanato (1748–1822), Natavan estis pli rimarkinda pro la lirikaj gazaloj. Ŝia nomo Ĥurŝid Banu (خورشیدبانو) estas persa kaj signifas "Fraŭlino Suno". Ŝia kromnomo Natavan (ناتوان) ankaŭ venas de la persa kaj signifas potenca.[2]

Ĥurŝidbanu Natavan
Persona informo
Xurşidbanu Natəvan
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1832 (1832-08-06)
en Ŝuŝo, Georgia Governorate,  Rusia Imperio
Morto 2-an de oktobro 1897 (1897-10-02) (65-jaraĝa)
en Ŝuŝo, Elizavetpola Gubernio,  Rusia Imperio
Tombo Imarat cemetery vd
Lingvoj azerbajĝanarusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Patro Mehdigulu Khan Javanshir vd
Infanoj Mehdigulu Khan Vafa • Mir Hasan Ağa Mir • Khanbika Khanum vd
Parencoj Ughurlu Khan vd
Profesio
Alia nomo Natavan vd
Okupo poeto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Humanism, bonvoleco, amikeco kaj amo estis la ĉeftemoj de ŝiaj gazelpoemoj. Tiuj sentimentaj romantikaj poemoj esprimas la sentojn kaj suferojn de virino kiu ne estis feliĉa en sia familia vivo kaj kiu perdis filon. Multaj el tiuj poemoj estas uzitaj en popolkantoj nuntempe.

Natavan mortis en 1897 en Shusha. Kiam ŝi forpasis, kiel signo de respekto, lokanoj portis ŝian ĉerkon sur iliajn ŝultrojn la tutan vojon de Ŝuŝa al Agdam, proksimume 30 km nordoriente, kie ŝi estis entombigita en familia tombo.

Referencoj redakti

  1. (2000) “Azerbaijanian Female Musicians: Women's Voices Defying and Defining the Culture”, Ethnomusicology 44 (2), p. 234–256. doi:10.2307/852531. 
  2. Nissman , David B. (1987) The Soviet Union and Iranian Azerbaijan:the use of nationalism for political penetration ,Westview Press ,ISBN 0813373182, p.84