Ĥust

urbo en Ukrainio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ĥust (stacidomo).

Ĥust (ukraine Хуст, hungare Huszt, germane Hus(s)t) estas urbo kun distriktorajto en Ukrainio en Transkarpata provinco en distrikto Ĥust, kies distriktejo estas.

Ĥust
ukraine: Хуст, rutene: Хуст, ruse: Хуст, hungare: Huszt, ĉeĥe: Chust, slovake: Chust
urbo
Preĝejo de sankta Elizabero el la 13-a jacento
Flago
Oficiala nomo: Хуст
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Transkarpata provinco
Distrikto Xhusta distrikto
Historiaj regionoj Supra Hungarujo, Karpata Rutenio
Riveroj Rika, Tiso
Situo Ĥust
 - alteco 113 m s. m.
 - koordinatoj 48° 10′ 27″ N 23° 17′ 23″ O / 48.17417 °N, 23.28972 °O / 48.17417; 23.28972 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 164 m s. m.
Areo 22,0 km² (2 200 ha)
Loĝantaro 28 039 (2022)
Denseco 1 274,5 loĝ./km²
Fondo 1090
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 90400
Telefona antaŭkodo +380 3142
KOATUU 2110800000
Aŭtokodoj AO / 07
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Situo enkadre de Transkarpata provinco
Vikimedia Komunejo: Khust
Retpaĝo: www.khust.org

Situo redakti

La urbo situas en valo de rivero Tiso, ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Tjaĉiv-Vinohradiv. La lasta troviĝas 24 km.

Historio redakti

En 1090 Sankta Ladislao konstruis fortikaĵon kontraŭ kumanoj. La loko ricevis privilegiojn de la reĝo en 1329. La ribelantaj kamparanoj okupis la komunumon en 1514. Post disfalo de Hungario la regiono apartenis al princlando Transilvanio, pli precize ties aldonaĵoj. En 1546 Ferdinando Habsburgo okupis la fortikaĵon. La tataroj ruinigis en 1594 la komunumon, sed la fortikaĵo sukcese kontraŭstaris. En 1657 la poloj, en 1662 la turkoj sieĝis la fortikaĵon. Tie mortis en 1667 princo de Transilvanio Ferenc Rhédey. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a okupis la fortikaĵon kaj deklaris Transilvanion sendependa. En 1711 la aŭstroj okupis la fortikaĵon la lasta kaj simbole finiĝis la liberecbatalo. En 1766 fulmo faris ruina kaj neuzebla la fortikaĵon.

Hungara poeto Ferenc Kölcsey verkis pri la fortikaĵo poemon Huszt (...fortikaĵo staris, nun ĝi estas ŝtonoholmo...).

Post 1920 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio, kondiĉe, ke estos aŭtonomio (sed ne okazis). [1] En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio, kies ĉefurbo estis ĉi tiu urbo. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion. En 1944 la judoj estis deportitaj. Ekde 1945 Ĥust apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj estas fortikaĵo-ruino, mezepoka kalvinana burgopreĝejo, katolika kaj grek-katolika preĝejoj, ambaŭ el la 18-a j.c.

Demografio redakti

En 1910 Ĥust havis 10292 da loĝantoj (5230 rutenoj, 3505 hungaroj, 1535 germanoj). En 2001 loĝis 28500 ukrainoj, 1700 hungaroj, 1200 rusoj.

Famuloj redakti

Referencoj redakti

  1. PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 str., first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (in asociation with Masaryk democratic movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, s. 28 - 30, 48 - 51, 73 - 100, 108 - 121, 123 - 134, 136 - 144, 164 - 177

Vidu ankaŭ redakti