İbrahim Şinasi (5a de aŭgusto 1826 – 13a de septembro 1871) estis pionira otomana intelektulo, verkisto, ĵurnalisto, tradukisto, dramaturgo kaj ĉefredaktoro de gazetoj. Li estis plinovigisto de kelkaj kampoj: li verkis unu el la plej fruaj ekzemploj de otomana teatraĵo, kuraĝigis la tendencon traduki poezion el franca en turkan, li simpligis la skribmanieron uzitan por skribi en Osmanida turka lingvo, kaj estis unu el la unuaj otomanaj verkistoj kiuj verkis specife por la ĝenerala publiko. Şinasi uzis siajn gazetojn nome Tercüman-ı Ahvâl kaj Tasvir-i Efkâr, por helpi la disvastigon de la idealoj de la Eŭropa Klerismo dum la epoko Tanzimat, kaj faris la edukadon de la legopova otomana publiko sia persona alvokiĝo.

İbrahim Şinasi
Persona informo
İbrahim Şinasi
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1826 (1826-08-05)
en Istanbulo
Morto 13-an de septembro 1871 (1871-09-13) (45-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortis per cerba tumoro vd
Lingvoj Osmanida turka vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Partio Young Ottomans vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistotradukistoverkistodramaturgo vd
Aktiva dum 1860–1871 vd
Verkado
Verkoj Q6093130 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Şinasi estis frua proponanto de konstitucio por la Imperio.[1] Kun sia kolego kaj amiko Namık Kemal, Şinasi estis unu el la ĉefaj estroj de la Junaj Osmanidoj, sekreta societo de Otomanturkaj intelektuloj kiuj pelis al plia reformado en la Otomana Imperio post Tanzimat por modernigi kaj revivigi ĝin metante ĝin kongrue kun la cetero de Eŭropo. Kvankam Şinasi mortis antaŭ liaj celoj por reformoj sukcesu, la klopodoj de la Junaj Osmanidoj rekte kondukis al la konstitucia monarkio en la Imperio en 1876, kiam la mallongdaŭra Unua Konstitucia Epoko rezultis en la verkado de Otomana konstitucio kaj la kreado de duĉambra parlamento. Pere de sia laboro kiel politika aktivulo kaj kiel unu el la plej fruaj literaturaj figuroj siaepoke, Şinasi pavis la vojon en la menso de la publiko por tiutempaj kaj postaj reformoj en la Otomana Imperio kaj, poste, de la moderna Respubliko Turkio.

Verkoj redakti

  • Tercüme-i Manzume (1859, traduko de poemoj el franca de La Fontaine, Lamartine, Gilbert kaj Racine)
  • Şair Evlenmesi (1859, unua otomana teatraĵo, "La nupto de poeto")[2]
  • Durub-i Emsal-i Osmaniye (1863, unua libro de turkaj proverboj)
  • Müntahabat-ı Eş'ar (1863, poemaro)

Notoj redakti

  1. Berkes, Niyazi. The Development of Secularism in Turkey. Montreal: McGill UP,
  2. M. Sükrü Hanioglu, A Brief History of the Late Ottoman Empire, (Princeton University Press, 2008), 100.