İlkay Gündoğan

germana futbalisto

İlkay Gündoğan estas germana futbalisto de turka deveno. Li naskiĝis la  24-an de oktobro 1990(nun 1990-10-24) en Gelsenkirchen, do nun estas 33-jara. Ekde 2011 ĝis 2016 li profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Borussia Dortmund - antaŭe li en 2008-2009 estis profesia futbalisto en la dua vira teamo de la klubo VfL Bochum kaj en 2009 ĝis 2011 de la klubo FC Nurenbergo, antaŭ ol li transiris al Dortmund. Ekde 2016 li sukcese apartenas al la pinta teamo de la brita klubo Manchester City.

İlkay Gündoğan
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1990 (1990-10-24) (33-jaraĝa)
en Gelsenkirchen
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioTurkio
Alma mater Bertolt-Brecht-Schule
Familio
Edz(in)o Sara Arfaoui
Amkunulo Sıla Şahin • Sara Arfaoui
Parencoj Naz Aydemir
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo sen valoro
vdr

Krome İlkay Gündoğan ekde la jaro 2011 estas membro de la germana nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj post longa paŭzo denove membris en la nacia teamo dum la matĉoj pri la Futbala Mondpokalo 2018, pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj pri la Futbala Mondpokalo 2022. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj.