La ĵavaeoj - portugale javaés, foje ankaŭ xavajés - estas indiĝena popolo en Brazilo, vivanta en Amazonio, pli ekzakte en la inter-rivera insulo Ilha do Bananal ("banana insulo", laŭ difino aŭ la plej granda aŭ la dua plej granda tutmonda malmara insulo) de la brazila subŝtato Tokantinso. Granda parto de la ĵavaeoj vivas borde de la rivero Rio Javaés, kiu videble havas sian nomon de la etno. Ilia lingvo, la ĵavaea, apartenas al la makro-ĵea lingvaro. Relative proksime parencas la etno de karaĵaoj.

Ĵavaeoj
Indiĝenaj popoloj
Suma populacio
1 484
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Karajá
vdr
vira kaj ina karaĵaoj, proksime parencaj al la ĵavaeoj

Unu el la unuaj eŭropanoj, kiuj eniris la vivoteritorion de la ĵavaeoj, en 1946-1947 estis la esperantlingva etnologo, mondvojaĝisto kaj verkisto Tibor Sekelj, kun 30-membra esplora teamo.