Ĵazpianado

Ĵazpianado signifas la rolon de piano en ĵazo, aparte la dum la ĵazhistorio ekestintaj specialaj ludo- kaj tonmetoteknikojn, kiujn uzas la pianistoj. Piano estis baza parto de ĵazo, ekde la komenco. Ĝia rolo estas multfaceta, ĉar la muzikilo kunigas melodian kaj harmonian ecojn. Tial ĝi ankaŭ estas grava ilo por kompreni ĵazajn teorion kaj aranĝon por ĵazmuzikistoj kaj komponistoj. Kune kun ĵazgitaro, vibrafono kaj aliaj klavaraj muzikiloj, piano estas unu el la malmultaj muzikiloj, kiuj povas ludi akordojn en ĵazo, kaj ne nur unuopajn notojn, kiel ekzemple saksofonotrumpeto.

McCoy Tyner (1973)

Historio redakti

 
James Price Johnson (proksimume 1921)

La piano ludas en la historio de la ĵazo ekde la komenco gravan rolon, unu el la radikoj de ĵazo, ragtimo, estas ĉefe pianomuziko, unu el la aliaj, bluso, eniris - trans la ĉirkaŭvojo berelhaŭzo-piano (kiu poste enbuŝiĝis en bugio) - ankaŭ kiel pianomuziko en la historion de ĵazo.

Dum kiam la piano komence de la ĵazhistorio sin prezentis pli ofte kiel soloinstrumento - la marŝbandoj nature sufiĉis sen piano - ĝi dumpase de la tempo evoluis pli kaj pli ankaŭ kiel akompano- kaj ensembloinstrumento.

Kiel ero de ĵazbando la piano servis en tradicia ĵazo ĉefe al la generado de ritmo kaj por harmonia diferencigo: ĝi duobligis la pulson de kontrabaso (tubjo) kaj gitaro/banĝo. Ekde la svingo la pianistoj cedis pulson kaj bason pli kaj pli al la frapinstrumentistoj kaj la basistoj. Kvankam membro de la ritmogrupo, pianisto en pli granda bando limiĝis idealkaze sur tio, enĵeti kiel Count Basie unuopajn interpulsajn akordojn kaj prefere aludi ol plene ludi la akordsinsekvojn. Samtempe la pianistoj tamen elpaŝis ene de la ensembloj pli ofte kiel samrajtaj soloistoj, kaj la pianludado sin egaligis sekve de tio pli kaj pli al la melodikonduko de la blovinstrumentistoj.[1]

Post la svingo-epoko en moderna ĵazo multaj pianistoj revenis al prefere „frapinstrumenta ludmaniero“ kaj sonigis „siajn instrumentojn klaraj, travideblaj kaj malmolaj.“[2] Aliaflanke ekde Chick Corea pianistoj ree traniris al tio,alproksimiĝis al romantisma sonidealo kaj meti ekzemple pli forte je pedalsono.

Jam en la 1940-aj jaroj oni anstataŭis la mekanikan pianon en ĵazo parte per elektro-mekanikaj instrumentoj. Tiam Earl Hines ludis kaj registris per Storytone-elektronika piano. Fine de la 1950-aj jaroj sekvis muzikistoj kiel Ray Charles kaj Sun Ra kaj preparis la grundon por la uzo de elektronika piano: Joe Zawinul eksperimentis per la sonkoloroj de diversaj klavarinstrumentoj: Por „Mercy, Mercy, Mercy“ li uzis Wurlitzer-Piano, dum kiam li sonregistris „Country Preacher“ kun Fender Rhodes, per kiu li generis frapinstrumentecan sonon.[3] Postsekve aparte en rokĵazo elektronaj pianoj, sinteziloj kaj aliaj muzikklavaroj pliampleksigis la sonbildon; nun la piano estas unu el multaj klavarinstrumentoj en ĵazo.

Ĉiu ĵazstilo ekestinta dum la lastaj 100 jaroj kaj ĉiu vera novigo de la ĵazpiano distingiĝas per tio, ke ĝi ankaŭ en pli malfruaj evoluoj estas pli malpli uzataj.[4] Per tio la ĵazpiano estas laŭstile simile varia kiel ĵazo entute.

Praktiko redakti

Ĵazpianistoj donas al la manoj ofte malsamajn rolojn. En la sololudado la maldekstra mano diversmaniere formas la baslinion kaj la akordprogresadojn, la dekstra mano transprenas same varie ĉefe la melodilinioj. Ĵazmuzikado en ensemblo postulas pokaze adekvatan, eventuale ŝpareman selekton el ĉi tiuj eblecoj.[5]

Tradiciaj elementoj de ĵazpianado estas detale:

 
Oscar Peterson (1977)
  • Tiel nomataj unuopaj bas-tonoj, do unuvoĉa kondukado de la baso. Same kiel je respektiva kontrabasludado oni preferas la gamnoton de la respektiva akordo; anstataŭe povas ankaŭ aperi kvinto aŭ alia harmoniapartena tono. Unuopaj bas-tonoj de simpla tonselekto, sed ritme ruze lokataj estas karakterizaj ekz. por Oscar Peterson. Speciala kazo estas la paŝanta baso, (angle: walking bass), tipa en kvarkvarona takto kaj en mezuma svingo-tempo. Por taktotempo eksonas unu tono; inter harmoniapartenaj tonoj paŝas trairaj tonoj; karakteriza estas ne tro densa legato-artikulacio.
  • Bastonoj kaj akordoj alterne, la tiel nomata paŝa stilo. En kvarono-takto la bastonoj kutime koincidas kun la taktotempoj 1 kaj 3, la akordoj kun taktotempoj 2 kaj 4. Ĉi tiu ludmaniero laŭas la tradicion de romantisma pianomuziko; ĝin realigas tie la maldekstra mano, en ĵazo tamen sen dampiloleva pedalo.[6] Famas la paŝa pianludado de Art Tatum.
  • Dektoprenadoj (du tonoj en la vere larĝa distanco de okto plus trito).[7] Unuopaj dektoprenoj povas anstataŭi unuopajn bastonojn; nerompitaj kaj rompitaj sinsekvoj da dektoprenadoj, ankaŭ nomataj paŝantaj dektojrulantaj dektoj, baziĝas sur la paŝanta baso kaj estas ofte enmiksataj en la paŝan stilon, ili anstataŭas la baso-akordo-akompanadon kaj kaj maldensigas ĝin. Jen ankaŭ Art Tatum majstras.
  • Regule ripetataj aŭ malregule ensemitaj akordmetado (akordoprenadoj tipaj por la respektiva pianisto aŭ stilo, ekz. akordmetado laŭ Bud Powell aŭ laŭ Bill Evans). En multaj pianotonmetaĵoj la maldekstra mano de Erroll Garner plejparte koncentriĝas sur laŭmezure pulsantaj akordoprenadoj. Ĝi kutime ĵetas la akordojn malregule kaj ofte perkute, kiel evoluigis ĝin la bibopo, kaj se la maldekstra mano akompanas la dekstran kaj se pianisto la soloiston.
  • Ostinata, do daŭrigata akompanfiguroj. Konata ekzemplo estas „Köln Concert“ de Keith Jarrett.
  • Unuvoĉaj melodilinioj.
  • Melodilinioj en oktoj. Oktosinsekvoj en la maldesktra mano sonas ekde la ragtimo iomete eluzataj kaj en ĵazo ne havas altan gravecon.
  • Ŝpareme ĝis plemane harmonizitaj melodioj – kvinvoĉaj sonoj en la maldekstra mano ne estas maloftaj. Al harmonizitaj melodioj ankaŭ apartenas la dumana blokakordo-stilo, kia ĝin popularigis George Shearing.
  • Karakterizaj, ofte virtuozaj soloaj turnoj (pontmelodioj), dum kiam la akompano silentas (breĉo).

Krom la tonmetaj teknikoj la tonformado estas karakteriza por ĵazpianado.[8] Kompare kun la klasika pianludado okulfrapas jenaj apartaĵoj:

  • Je la ĵazpianado oni klare malpli ofte uzas la dampilolevilon. Dum kiam la paŝa stilo sufiĉiĝas preskaŭ sen pedalo, por la ludado de baladoj prudenta uzado de maldampa pedalo estas tipa.[9]
  • La legato-artikulacio ne estas tiel klara, la intertonaj ligoj estas pli malstriktaj.
  • Multaj sonviĉoj efikas kiel dispecigitaj. Unuopaj tonoj povas treege elstari, aparte ritme disŝovitaj komencaj kaj finaj tonoj. La kapvortoj estas frazigo kaj tempigo.
  • Aliaj tonoj tamen preskaŭ tute ne sonas kaj funkcias plie kiel sonbreĉoj: tiel nomataj fantomaj tonoj.

Dum la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj la ĵazpianado emancipiĝis de la nomitaj tradiciriĉaj tonmetaj teknikoj kaj aliĝis multrilate al la muzika avangardo. Frazigo kaj tempigo tamen restis plejparte rekoneblaj.

Bibliografio redakti

  • Mark Levine, The Jazz Piano Book
  • Randy Halberstadt, Metaphors For The Musician
  • Luke Gillespie, Stylistic II/V7/I Voicings For Keyboardists
  • Hal Galper, Forward Motion
  • Riccardo Scivales, Jazz Piano: The Left Hand, Bedford Hills, New York, Ekay Music, 2005
  • David Berkman, "The Jazz Musician's Guide to Creative Practicing"

Referencoj redakti

  1. Andre Asriel Jazz; Aspekte und Analysen Berlin 1984 (4. Aufl.), S. 398
  2. Andre Asriel Jazz, S. 399
  3. Vgl. Henry R. Martin, Keith Waters Jazz. The First 100 Years Cengage Learning 2005, S. 349
  4. vgl. Billy Taylor Jazz-Piano Dubucque 1983
  5. „La piano povu plenumi ĉiujn bandopoziciojn. Unuflanke la dekstra mano estas ĉefe melodiinstrumento kaj soloisto, la maldekstra mano transprenas tamen bastaskoj aŭ la akordan akompanon, aliaflanke ambaŭ manoj transprenas unuiĝinte al 'unu' mano la akordan akompanon.“ (Herbert Wiedemann: Klavier. Improvisation. Klang. Gustav Bosse Verlag, Regensburg 1992, S. 183.)
  6. „Paŝa piano estu ludata kun malmulta aŭ neniu pedalo.“ (Dominic Alldis: A Classical Approach to Jazz Piano Improvisation. Hal Leonard Corporation, Milwaukee 2003, ISBN 0-634-05829-0, S. 129.)
  7. „10ths became the foundation of popularized piano blues in the 1920’s and also had successful jazz applications.“ (Eric Kriss: Barrelhouse & Boogie Piano. Oak Publications, New York 1974, S. 108.)
  8. La „stampita tonformado“ apartenas al la „konstantaj elementoj“ de ĵazo. (Arrigo Polillo: Jazz. Geschichte und Persönlichkeiten. Wilhelm Goldmann Verlag, München 1981, S. 15.)
  9. „Use the sustain pedal judiciously, especially when playing ballads.“ (Dominic Alldis: A Classical Approach to Jazz Piano Improvisation. Hal Leonard Corporation, Milwaukee 2003, ISBN 0-634-05829-0, S. 155.), Komp. ankaŭ Andre Asriel Jazz, S. 398f.

Eksteraj ligiloj redakti