Ĵelju Mitev ĴELEV, ankaŭ Zhelyu Zhelev (bulgare Желю Митев Желев, naskiĝis la  3-an de marto 1935(nun 1935-03-03), mortis la 30-an de januaro 2015) estis bulgara politikisto kaj antaŭa disidento kiu iĝis la unua demokratie elektita prezidento de Bulgario (li deĵoris du oficperiodojn: 1990-1992, 1992-1997).

Ĵelju Ĵelev
Желю Желев
Persona informo
Желю Желев
Naskonomo Желю Митев Желев
Naskiĝo la  3-an de marto 1935(nun 1935-03-03)
en vilaĝo Veselinovo , provinco Ŝumen, Bulgario
Morto la 30-an de januaro 2015 (79‑jara)
en Sofio, Bulgario
Tombo centra tombejo de Sofio vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Sofia Universitato vd
Partio Unio de Demokratiaj Fortoj
Subskribo Ĵelju Ĵelev
Familio
Edz(in)o Maria Zheleva vd
Profesio
Okupo politikistofilozofo • verkisto de nefikcio vd
prezidento de Bulgario
Dum 1-a de aŭgusto 1990 – 22-a de januaro 1997
Antaŭulo Petar Mladenov
Sekvanto Petar Stojanov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĵelev naskiĝis en la vilaĝo Veselinovo en la provinco Ŝumen. Li finis studadon pri filozofio en la universitato Sankta Kliment Ohridski de Sofio en 1958 kaj pli poste doktoriĝis pri filozofio en 1974. Komence li estis membro de la Bulgara Komunista Partio, sed estis malmembrigita pro politikaj kialoj en 1965, estis devigita forlasi Sofion la sekvan jaron kaj devis pasigi ses jarojn en senlaboreco.

En 1988 li fondis la "Komitaton Ruse" kaj jaron poste iĝis fondomembro kaj estro de la "Klubo por Subteno de Malfermeco kaj Reformo", kio gvidis lin al gvida pozicio en la Unio de Demokratiaj Fortoj (UDF). Li elektiĝis membro de la 7-a nacia asembleo la 1-an de aŭgusto 1990. En januaro 1992 li iĝis la unua demokratie elektita prezidento de Bulgario kaj servis la plenan deĵorperiodon ĝis januaro 1997, kiam li estis venkita en antaŭa baloto fare de la nova UDF-kandidato Petar Stojanov.

Post tio, li restis aktiva en politiko, sed je pli malgranda skalo. Li iĝis honora estro de la Liberala Internacio, kaj en 1997 starigis kaj estris fondaĵon nomitan laŭ li. Ĵelev estis la initiatinto kaj prezidanto de la "Balkana Politika Klubo", unio de antaŭaj politikaj gvidantoj el Sudorienta Eŭropo.

Ĵelev verkis nombron da libroj kaj publikaĵoj, el kiuj plej menciindas lia kontroverse diskutita laboraĵo de 1982 Faŝizmat (bulgare Фашизмът; "La Faŝismo"). Tri semajnojn post publikigo de la libro en 1982, ĝi estis malpermesita kaj forigita el ĉiuj librovendejoj de Bulgario, ĉar ĝi elstarigis similecojn inter la faŝisma diktatoreco kaj la komunisma reĝimo de la tiutempa bulgara ŝtato.[1]

Pri faŝismo kaj komunismo redakti

En 2014, en intervjuo kun la ĵurnalo 24 Hours, demandite, kiu reĝimo estas pli timiga, Zhelev diris: "Komunismo, kompreneble. Ĉi tio estas pli rigida diktaturo. Faŝismo kovras kaj regas ĉiujn sferojn de la publika vivo, havas monopolon, kiel komunismo. Sed komunismo iras eĉ pli malproksimen - ĝi tuŝas la proprieton, regas ĝin, dum la faŝismo ne tuŝas la privatan proprieton. Eĉ faŝisma Germanio, plej proksima al la komunistaj reĝimoj, ne tuŝis la privatan proprieton de la popolo”[2].

Verkaro redakti

Li estas aŭtoro de multaj studoj kaj monografioj.

En Esperanto redakti

  • La faŝismo (La totalisma ŝtato)[1], eld. Pres-Esperanto, 1992, 349 paĝoj.
  • La faŝismo (traduko el la albana), eld. Erik, Tirana, 2001. 230 paĝoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pri la verko, Manfred Westermayer, "La Faŝismo (La Totalisma Ŝtato)", Esperanto, n-ro 1356 (4) aprilo 2021, pp. 81-82.
  2. (ru) Дума (Болгария): антикоммунистическое прочтение истории — попытка реабилитировать фашизм | Общество | ИноСМИ - Все, что достойно перевода (Duma (Bulgario): kontraŭkomunisma legado de historio - provo rehabiliti faŝismon | Societo | InoSMI. Prenite 17 aprilon 2021. Arkivita el la originalo la 17an de aprilo 2021 .