La Ĵiloo (antaŭe Solanum gilo, hodiaŭ konsiderata kiel grupo de kulturvarioj de Solanum aethiopicum) estas la frukto de la herbeca ĵiloujo, vaste kultivata en Brazilo. La frukto havas karakterizan maldolĉan guston. Ĝi devenas el Okcidenta Afriko.

Ĵiloo en bazaro en San-Paŭlo.

Karakterizaĵoj redakti

Ĝi estas la frukto de la jiloeiro, kiu povas atingi inter unu kaj 1,5 metroj da alteco. La branĉoj estas verdaj, cilindraj kaj longformaj, kun longformaj folioj, kovritaj per haroj, ĉefe sur la suba surfaco. La floroj estas blankaj, aranĝitaj de du ĝis tri, en malgrandaj grapoloj kun mallonga pedunklo. La frukto povas esti longforma, aŭ preskaŭ sfera, depende de la vario, kiam prezentas helan ruĝon aŭ malhelverdan koloron kaj kun maso de dek kvar ĝis dek sep gramoj.

Etimologio redakti

La portugala "Jiló" originas de la kibunda termino 'njilo'.[1]

Deveno redakti

Ĵiloo estis alportita al Brazilo el okcidenta Afriko dum la sklavkomerco. Ĝi ankoraŭ kreskas en okcidenta Afriko, kie ĝi foje estas nomata "ĝardenaj ovoj."[2]

Vaste kultivita en Brazilo, ĝi estas kutime kuirita kiel legomo. La frukto fariĝas oranĝruĝa kiam maturiĝas, sed kutime estas plukita kaj kuirita dum ĝi estas verda.[2]

Varioj, gusto kaj uzo redakti

Iuj varioj kiel 'Morro redondo', povas havi amaran guston, kiu estas ĝia altira gusto. Alia 'Black Stream' havas nigrajn tigojn kaj ruĝajn aŭ oranĝajn fruktojn; ĝi kreskas en Francio kiel ornamaĵo, kaj povas esti sekigita por vintraj dekoracioj.[2]

Nutraj valoroj redakti

Ĵiloo enhavas karbonhidratojn (3 ĝis 6%), proteinojn (1,4%), mineralojn kiel kalcio, fosforo kaj fero kaj vitaminojn B5 kaj C.

La vitamino C enhavo en la ĵiloo perdiĝas dum kuirado.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. FERREIRA, A. B. H. Novo Dicionário da Língua Portuguesa. Segunda edição. Rio de Janeiro: Nova Fronteira, 1986. p.988
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Rinaldi, Maria Madalena kaj Marcelo Pinheiro Gonçalves, 2008, Características físico-químicas, nutricionais e vida útil de jiló. Universidade Estadual de Goiás.