Ĵlobina distrikto
Ĵlobina distrikto (beloruse Жлобінскі раён, ruse Жлобинский район) estas administra subdivido en sudorienta parto de Homela regiono en Belorusio. La distrikto estis fondita en 1924, en 1938 eniris en konsisto Homelan regionon. Ĝia areo estas 2.100 km2. La administrada centro estas urbo Ĵlobin. Estas eldonata la gazeto "Nova tago".
Ĵlobina distrikto | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Flago | Blazono | ||
distrikto de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 151 m [+] | ||
Ĉefurbo | Ĵlobin | ||
- koordinatoj | 53° N, 30° O (mapo)52.930.033333333333Koordinatoj: 53° N, 30° O (mapo) | ||
Areo | 2 110,77 km² (211 077 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 98 071 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 46,46 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Aliaksandr Hryharenka | ||
Ĵlobina distrikto | |||
Vikimedia Komunejo: Žlobin District [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Loĝlokoj kaj administra subdivido redakti
En la distrikto nuntempe estas ĉirkaŭ 160 loĝataj lokoj, la plej grandaj el kiuj estas Ĵlobin kaj Streŝin. La distrikto estas subdividita je 16 vilaĝaj sovetoj.
Agrokulturo redakti
En la distrikto vaste praktikatas bovbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, linplantado, terpomplantado, furaĝplantado.
Industrio redakti
Naturo redakti
La tereno estas ebena, ĉefaj altaĵoj havas inter 125 kaj 135 metrojn. Arbaro okupas ĉirkaŭ 30 % de la areo. Tra la distrikto fluas Dnepro kun flankriveroj: Berezina, Dobasna, Rĵaŭka, Okra; Ala (flankrivero de Berezina).
Elfosaĵoj redakti
Torfo, argilo, sablo.
Komunikado redakti
Tra la distrikto trairas fervojoj inter Vitebsk kaj Kalinkaviĉi, inter Homel kaj Minsk; aŭtovojoj inter Babrujsk kaj Homel, inter Ĵlobin kaj Reĉica.