Ĵuro pri fideleco

La ĵuro pri fideleco (angle Pledge of Allegiance) estas en Usono uzata ĵurpromeso al la usona ŝtato kaj flago. Ĝi estas citita komune kaj unuvoĉe ĉe publikaj eventoj, en lernejoj kiel komuna matena rito.

La Pledge of Allegiance estis laŭleĝe rekonita la 22-an de junio 1942. Ĝi estis unuafoje publikigita en 1892 en la Youth's Companion Magazine, Bostono, Massachusetts, por festi la 400-jaran malkovron de Ameriko.

En la origina teksto aperas la ĵuro „mia flago“ kaj ne „la flago de la Unuiĝintaj Ŝatoj“. La ŝanĝo okazis en 1923.

Nuntempe la ĵuro pri fideleco estas deviga en 25 federacia ŝtatoj kaj „proponita“ en 6 pliaj. Sed en la pluaj 19 federaciaj ŝtatoj recitas oni la ĵuron.

La frazo „sub Dio“ iĝis per leĝo aldonita la 14-an de junio 1954. La celo estis diferencigo de la sendiaj komunistoj en la malvarma milito.

La teksto:

I pledge allegiance to the Flag of the United States of America, and to the Republic for which it stands: one Nation under God, indivisible, with liberty and justice for all.

Mi ĵuras fidelecon je flago de Usono kaj je la Respubliko, por kiu ĝi staras: unu nacio sub Dio, nedividebla, kun libereco kaj justeco por ĉiuj.