Ĵuroj de Strasburgo

Jura akto de 842, kiu simbolas la naskiĝon de la franca lingvo

La Ĵuroj de Strasburgo (latinlingve Sacramenta Argentariae) estas jura akto redaktita en Strasburgo la 14-an de februaro 842, kaj kiu simbolas la naskiĝon de la franca lingvo. La teksto mem estas promeso pri militasistado inter du nepoj de Karolo la Granda, Karlo la Kalva kaj Ludoviko la Germano, kontraŭ ilia frato Lotaro.

Eltiro el la ĵuroj de Strasburgo

La akto estas historie la unua pruvo, ke ekaperis tiam nova lingvo parolita en Francio, klare malsama ol la latina lingvo. Tiu lingvo, nomita la romana lingua, estas la rekta praulo de la franca lingvo.

La ĵuroj de Strasburgo estis traktitaj kaj skribitaj ambaŭ en la romana kaj la teudisca (estonta germana) lingvoj, por ke la du fratoj kaj iliaj subuloj komprenu unu la aliajn.

Unu jaro poste, la traktato de Verdun oficialigis la dividon de la iama Karolida Imperio.

Teksto en teudisca lingvo redakti

Skribita en estonta germana lingvo. Prononcita de Karlo la Kalva.

In Godes minna ind in thes christianes folches ind unser bedhero gealtnissi, fon thesemo dage frammordes, so fram so mir Got geuuizci indi mahd furgibit, so haldih tesan minan bruodher, soso man mit rehtu sinan bruodher scal, in thiu, thaz er mig sosoma duo ; indi mit Ludheren in nohheiniu thing ne gegango, zhe minan uuillon imo ce scadhen uuerhen.

Teksto en romana lingvo redakti

 
eltiraĵo de la ĵuroj

Skribita en la praulo de la franca lingvo, klare malsama el latino, sed sen multaj trajtoj kiuj distingas la nunan francan lingvon de la unuaj tekstoj literaturaj. Prononcita de Ludoviko la Germano.

Pro deo amur et pro christian poblo et nostro commun salvament, d'ist di in avant, in quant deus savir et podir me dunat, si salvarai eo cist meon fradre Karlo et in aiudha et in cadhuna cosa, si cum om per dreit son fradra salvar dist, in o quid il mi altresi fazet, et ab Ludher nul plaid nunquam prindrai, qui meon vol cist meon fradre Karle in damno sit.

Traduko al Esperanto redakti

Traduko de la teksto en romana lingvo:
Por la amo de Dio kaj por la kristana popolo kaj nia komuna saveco, el tiu ĉi tago antaŭen, tiom da saĝo kaj povo kiom Dio donas al mi, tiel mi savos, tiun ĉi, mian fraton Karlon kaj en helpo kaj en ĉiu okazo, tiel ke oni per rajto devas savi sian fraton, dum li faras same al mi, kaj mi neniam akceptos akordon el Lotaro vole kiu metas, tiun ĉi, mian fraton Karlon en malutilo.