Łazienki Królewskie

komplekso park-palaca
(Alidirektita el Łazienki)

La Łazienki Królewskie estas komplekso park-palaca en Varsovio kun multaj klasikismaj antikvaĵoj, fondita en la 18-a jarcento laŭ iniciato de reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski. La tutan entreprenon efektivigis Dominik Merlini, Jan Chrystian Kamsetzer kaj Jan Chrystian Szuch.

Łazienki Królewskie
parko • palace complex [+]

LandoPollando

SituoVarsovio
- koordinatoj52° 12′ 46″ N, 21° 1′ 58″ O (mapo)52.21277777777821.032777777778Koordinatoj: 52° 12′ 46″ N, 21° 1′ 58″ O (mapo)
Areo0,76 km² (76 ha) [+]

Łazienki Królewskie (Mazovio)
Łazienki Królewskie (Mazovio)
DEC

Łazienki Królewskie (Pollando)
Łazienki Królewskie (Pollando)
DEC
Map
Łazienki Królewskie

Vikimedia Komunejo:  Łazienki Park in Warsaw [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Parko estas loko por aranĝi diversajn okazaĵojn (kulturajn, sciencajn, sportajn, distrajn kaj aliajn).

Reĝa Parko Łazienki en Varsovio

La Muzeon oni malfermis en 1960. Direktorajn devojn plenumis:

Objektoj redakti

La ĉefa enirejo estas apud Belweder-palaco. Apud la ĉefa enirejo, ĉe la lageto, staras la kreita de Wacław Szymanowski monumento de Frédéric Chopin. Ekde la jaro 1959, somere (de majo ĝis septembro) okazas tiel nomataj ŝopenaj dimanĉoj recitaloj kiujn organizas Towarzystwo im. Fryderyka Chopina (societo je la nomo de Ŝopeno) kaj Stołeczna Estrada (ĉefurba estrado). [3]

Se oni iras rekte de ĉefa enirejo, oni povas iri al konstruaĵo Stara Pomarańczarnia (ene de kiu troviĝas oranĝejo kaj teatro). Proksime situas Biały Domek (Blanka Dometo) en kiu en la 19-a jarcento loĝis reĝo Ludoviko la 18-a

En Łazienki estas ankaŭ Pałac Na Wyspie (Palaco Sur La Insulo) kaj Teatr na Wyspie (Teatro Sur La Insulo).

Ĉe la norda enirejo estas konstruaĵo de militistara lernejo (lernejo de oficir-aspirantoj). Apude norda enirejo estas eta golfejo, ĉevaldresejo kaj restoracio.

Referencoj redakti

  1. Kwiatkowski nie będzie już dyrektorem warszawskich Łazienek (pole). Arkivita el la originalo je 2014-02-02. Alirita 2014-07-02.
  2. Łazienki mają nowego dyrektora (pole).
  3. Łazienki Królewskie w Warszawie (pole). Arkivita el la originalo je 2011-08-07. Alirita 2014-01-17.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Łazienki Królewskie w Warszawie en la pola Vikipedio.