Świdnik

urbo en nuntempa Pollando

Świdnik estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al la distrikto Świdnicki. Ĝi troviĝas ĉ. 10 km oriente de Lublin kaj kelkdekajn al limpasejoj kun Ukrainio (en Dorohusk) kaj Belorusio (en Terespol).

Świdnik

Blazono

Blazono
urba municipo de Pollando • "LGBT ideology" free zone
Świdnik (Pollando)
Świdnik (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Świdnika
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Świdnicki (Lubelski)
Komunumo Świdnik
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 51° 14′ N, 22° 42′ O (mapo)51.23333333333322.7Koordinatoj: 51° 14′ N, 22° 42′ O (mapo)
Areo 20,35 km²
Loĝantaro 42797 (en 2004)
Loĝdenso 1 968 loĝ./km²
Poŝtkodo 21-040
Telefona antaŭkodo 81
Aŭtokodo LSW (antaŭe ankaŭ LBW)
TERYT 3060917011
Estro Waldemar Jakson
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Kard. St. Wyszyńskiego 15
Poŝtkodo de estraro 21-047
Telefono de estraro 81 751-76-03
Fakso de estraro 81 751-76-08
Poŝto de estraro urzad@swidnik.um.gov.pl
Ĝemelaj urboj (Slovakio) Svidník
(Nederlando) Aalten
(Belorusio) Rzeczyca
(Belorusio) Raduń
(Ukrainio) Szostka
(Francio) Béthune
Komunuma retejo http://www.swidnik.pl
vdr

Świdnik ricevis urborajtojn en 1954. Ĝia rapida evoluo estis ligita al la formado de la fabriko de helikopteroj PZL-Świdnik en 1951.

En 2010 apud la fabriko komenciĝis la konstruado de la flughaveno Lublin, sur kies herba aviadilejo vivas endemiaj zizeloj. Ekde decembro 2012 eblas flugi, nun en 13 direktoj al 11 landoj.

Internacia kunlaboro redakti

Lokaj famuloj redakti

Dua Mondmilito redakti

Apuda arbaro Las Krępiecki estis en la jaroj 1941–1944 loko de tragika morto de pli ol 30 mil personoj: malliberigitoj de germana koncentrejo Majdanek, kastelo de Lublin, judoj de Lublin kaj loĝantoj de ĉirkaŭaĵoj de Świdnik.

La 11-an de aŭgusto 1944 el loka aerodromo veturis unua transporto al sovetaj gulagoj kun gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato. La aerodromo estis utiligata de sovetoj ĝis printempo 1946.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Bibliografia zawartości tygodnika Głos Świdnika za lata 1997–2000 (Bibliografio de la enhavo de "Voĉo de Świdnik" por la jaroj 1997-2000), prilaboro P. Dziurdzia, W. Dziurdzia, U. Klimkiewicz, Świdnik 2001.
  • Biuletyn informacyjny Rady Miasta Świdnika 1998-2002 (Informa bulteno de Urba Konsilio Świdnik 1998-2002), Świdnik 2002.
  • 20 lat WSK im. Zygmunta Puławskiego 1951-1971 (20 jaroj de Veturil-Fabriko je la nomo al Z. Puławski 1951-1971), kolektiva verko, Świdnik 1971.
  • Dzieje Lubelszczyzny (Historio de Lublinio), volumo 3, redaktoro T. Mencel, prilaboro S. Kuraś, Warszawa 1983.

Eksteraj ligiloj redakti