Ŝ. An-Ski

jidlingva aŭtoro

Ŝ. An-Ski (ankaŭ Szymon An-ski, Semen Akimoviĉ An-skij, Anski, fakte Ŝlojme (Salomon) Zajnvel Rapoport[1], nask. la 27-an de oktobro 1863 en Ĉaŝniki, m. la 8-an de novembro 1920 en Otwock) estis juda verkisto, publicisto kaj esploristo de folkloro, verkanta en la rusa kaj jido. Li eble estas plej fama por esti la aŭtoro de la fama teatraĵo "Dibuk" (Obsedo) kaj de la movada himno de la Bundisma organizo, "Ha-Ŝvua" (La ĵuro).

Ŝ. An-Ski
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1863 (1863-10-15)
en Chashniki, Vitebska gubernio,  Rusia Imperio
Morto 8-an de novembro 1920 (1920-11-08) (57-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio vd
Etno judoj vd
Lingvoj rusajidopolahebrea vd
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando vd
Partio Bundo vd
Profesio
Alia nomo С. Ан-ский • Semen An-skij • Solomon Ansky • S. Ansky • Solomon An-Ski • Shlomo Ansky • Semen An-s‘ki vd
Okupo poeto • verkistoscenaristoĵurnalistopublikigistopolitikisto • folkloristo vd
Verkado
Verkoj Dibuk vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La tombo de S. An-Ski, farita de la fama skulptisto Avraham Osczega: "La Maŭzoleo de la Tri Verkistoj" en la juda tombejo en Varsovio (kune kun J. L. Peretz kaj Jakob Dinesohn)

Li frue aliĝis al la socialisma movado kiel aktivulo kaj organizinto. Li laboris en diversaj metioj, forĝisto, bindisto de libroj kaj pli, kaj por vivteni kaj por proksime koni la vivojn de la amasoj da laboristoj en Rusio. Liaj unuaj rakontoj estis skribitaj en la rusa, sed iliaj temoj estis el la vivo de la judoj de Rusio. Ek de 1894 ĝis 1900 li ekziliĝis al Parizo, funkcinta kiel la sekretario de la rusa filozofo-revoluciulo Pjotr Lavrov. En 1905 li revenis al Rusio, forlasis sian rusan verkon kaj komencis verki en la jida.

Sub influo de la rusa movado de "narodnik", Anski interesiĝis en etnografio, same kiel en socialismo, kaj iĝis politika aktivulo. Inter 1911 kaj la eksplodo de la Unua Modmilito en 1914, li estris etnografiajn ekspediciojn al variaj judaj urboj. Dum la Unumondo-Milito, li dediĉis sin al la helpo kaj savo de judaj komunumoj kiuj estis difektitaj kaj detruitaj en la milito. An-Ski estis unu el la pioniroj en kolektado kaj kolektado de judaj popolaj fabeloj, melodioj kaj kantoj en Rusio.

En 1917, post la Rusa Revolucio, li estis elektita ano de la Rusia Konstitucia Asembleo kiel deputito el la Socialista Revolucia Partio.[2]

En Esperanto aperis redakti

Referencoj redakti

  1. An-ski Arkivigite je 2020-10-19 per la retarkivo Wayback Machine en Pola Judisma Vortaro
  2. "S. Ansky (1863-1920)". Jewish Heritage Online Magazine. Alirita en 2009-11-04.
  3. LM, novembro 1923
  4. La ĵuro en Vikifontaro

Eksteraj ligiloj redakti