Ŝafisto estas paŝtisto, kiu gvidas ŝafaron kaj zorgas pri ĝi.

Ŝafisto atentante pri sia ŝafaro (pentraĵo el la 19-a jarcento)

Historio redakti

La profesio de ŝafisto estas unu el la plej malnovaj de la tero. Unuaj ŝafistoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 10.000 jaroj en Azio, ekde la malsovaĝigo de la kapro kaj la ŝafo komence de la neolitika periodo. Oni bredis ŝafojn por obteni lakton, viandon, ledon, sed ĉefe lanon. Dum la sekva jarmilo ŝafoj kaj ŝafistoj disvastiĝis tra la tuta Eŭropo kaj Azio.

La prizorado kaj kontrolo de la ŝafo, kutime kun la helpo de paŝtista ŝafhundo, okazas en la paŝtejo, en la malferma herbejo aŭ en montaj lokoj. La rolo de la paŝtisto estas trovi manĝaĵon, akvon kaj ŝirmejon por la grego, protekti ĝin kontraŭ predantoj, naturaj katastrofoj kaj banditoj, kaj konservi ĝian unuecon kaj integrecon.

Nuntempe redakti

En la moderna epoko ŝafado multe ŝanĝis. La abolo de komunaj grundoj en Eŭropo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj anstataŭis sendependajn nomadajn ŝafistojn per dungitoj de grandaj bienoj. Koloniismo disvastigis ŝafojn tra la tuta mondo, ĉefe en Aŭstralio kaj Novzelando ŝafaregoj de 4 000 aŭ pli da bestoj estis prizorgataj de nur unu ŝafisto. Post konstruo de bariloj kaj mortigo de la plej gravaj rabbestoj, ŝafistoj preskaŭ ne plu necesas nuntempe.

Salajroj estas pli altaj nun ol antaŭe. Dungi tutjare ŝafiston povas esti multekosta afero. En landoj kiel Britio ŝafaroj plej ofte paŝtiĝas sen ŝafisto. Ŝafistoj ĉeestas nur dum la naskoperiodo kaj tondoperiodo.

Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti