Ŝafo (konstelacio)

zodiako konstelacio en norda ĉiela hemisfero

Ŝafo (latine: Aries) estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.

Ŝafo
zodiaka konstelacio • konstelacio 
Latina nomo Aries
(genitiva Arietis)
Mallongigo Ari
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
PerseoTrianguloFiŝojBalenoTaŭro 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 1h 40m 0s ... 3h 22m 0s
Deklinacio 9° 55' 0" ... 30° 40' 0"
Areo 441 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 39
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 2
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,0
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -81° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -60° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Decembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Steloj redakti

La steloj de Aries estas malfortaj. La chefaj estas α Ari (Hamal) kaj β Ari (Sharatan).

Mitologio redakti

 
Virŝafo, 1782

Laŭ la helena mitologio Pozidono ŝanĝis la princinon Teofanon en ŝafinon. Teofano naskis ŝafidon, kiu kreskis, kaj iĝis granda flugilhava virŝafo. Ĝi nomiĝis Arieso.

Zeŭso deziris savi la du infanojn de la reĝo Atamo, kiujn la bopatrino Ino decidis mortigi. Li petis de Hermeso, ke li voku Arieson. La infanoj, kiuj nomiĝis Phrixos kaj Hellé, grimpis sur ĝian dorson, kaj forflugis. Hellé falis en la maron kaj dronis. Phrixos surteriĝis en Kolĥidon. Tuj li oferis Arieson al la dioj kaj donacis la oran ŝaffelon al la tiea reĝo. La felo pendis en arbo, gardita de drako, kiu neniam dormis. Jazono kaj la Argonaŭtoj poste iris serĉi tiun felon.

Nuntempe la ŝafo brilas en la nokta ĉielo inter la Fiŝoj kaj la Taŭro.

Astrologio redakti

Laŭ Okcidenta astrologio, Ŝafo estas zodiaka signo por naskitoj inter la 21-a de marto kaj la 19-a de aprilo.[1] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 19-a de aprilo kaj la 13-a de majo.[2]

Referencoj redakti

  1. Aries Definition & Meaning. Alirita 2022-12-01.
  2. Constellations of the zodiac. Arkivita el la originalo je 2012-10-23. Alirita 2011-01-26.