Ŝahid-Minar

(Alidirektita el Ŝahid Minar)

La Ŝahid-Minar (bengale শহীদ মিনার Ŝohid Minar laŭvorte "Monumento de Martiroj") estas nacia monumento en Dako, Bangladeŝo, establita por rememori la mortintojn dum la manifestacioj por la Bengala Lingva Movado de 1952 en tiama Orienta Pakistano.

Ŝahid-Minar
statuo
arkitektura strukturo • memorigaĵo [+]
Koordinatoj23° 43′ 20″ N, 90° 23′ 42″ O (mapo)23.7221790.39499Koordinatoj: 23° 43′ 20″ N, 90° 23′ 42″ O (mapo)

ArkitektoHamidur Rahman

Ŝahid-Minar (Bangladeŝo)
Ŝahid-Minar (Bangladeŝo)
DEC
Ŝahid-Minar
Ŝahid-Minar

Map
Ŝahid-Minar
Vikimedia Komunejo:  Shaheed Minar [+]
vdr
Ŝahid-Minar, aranĝita por la ĉiujara jariĝo, 22an de Februaro, 2009.

La 21a kaj 22a de februaro 1952, dekduo da studentoj kaj de politikaj aktivuloj estis mortigiaj kiam la polico de Pakistano pafis kontraŭ la bengalaj protestantoj kiuj estis postulintaj oficialan statuson por sia indiĝena lingvo, nome la Bengala. La masakro okazis ĉe la Daka Medicina Altlernejo kaj Ramna Parko en Dako. Provizora monumento estis starigita la 23an de februaro[1][2] fare de studentoj de la Universitato de Dako kaj de aliaj edukaj institucioj, sed ĝi estis poste detruita en la 26a de februaro[2][3] fare de la pakistana polico.

La Lingva Movado akiris elstarecon, kaj post longa lukto, la Bengala atingis oficialan statuson en Pakistano (kun la Urdua) en 1956. Por rememori la mortinton, la Ŝahid-Minar estis desegnita kaj konstruita de Hamidur Rahman, nome Bangladeŝa skulptisto, en kunlaborado kun Novera Ahmed. Konstruado estis prokrastita pro la militjuro, sed la monumento estis finkonstruita en 1963, kaj staris ĝis la Bangladeŝa Liberigo-Milito en 1971, kiam ĝi estis detruita komplete dum la Operacio Projekciilo. Unu jaron post kiam Bangladeŝo atingis sendependecon, ĝi estis rekonstruita. Ĝi estis pliampleksigita en 1983.

Naciaj, rememoraj, kulturaj kaj aliaj aktivajoj estas celebrataj ĉiun jaron por marki la 21an de Februaro, EkuŝejŜahid Dibas (Tago de Martiroj), estas centrataj ĉe Ŝahid-Minar. ekde 2000, 21a de Februaro estas ankaŭ agnoskita kiel Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.

Kopio de la monumento inaŭgurita la 21-an de februaro 2021 en Tuluzo.

La 21-an de februaro 2021 en Tuluzo estis inaŭgurita kopio de la monumento far Jean-Luc Moudenc, la urbestro de Tuluzo kaj Salim Fakrul Acom la prezidanto de la Asocio de la bengala Komunumo de Tuluzo en Francio[4][5].

Referencoj redakti

  1. (Al Helal 2003, pp. 474–476)
  2. 2,0 2,1 Ahmed Rafique (2012), "Shaheed Minar", en Sirajul Islam and Ahmed A. Jamal, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh (Dua eld.), Asiatic Society of Bangladesh [1] Alirita la 24an de aprilo 2016.
  3. The Azad (ĵurnalo) (en Bengala) (Abul Kalam Ŝamsuddin, Dako). 27a de Februaro, 1952.
  4. Association de la Communauté Bengladaise de Toulouse en France (ACBTF)
  5. Toulouse : inauguration d’un monument hommage aux martyrs bangalais, La Dépêche du Midi, 22/02/2021

Literaturo redakti

  • Muntasir Mamun. (2010) Dhaka: Sriti Bisritir Nogori.
  • Johirul Haque. (1974) Nishidho Nishash.

23° 43′ 38″ N 90° 23′ 48″ O / 23.72722 °N, 90.39667 °O / 23.72722; 90.39667 (mapo)