La ŝajnvolbo estas praa formo de la konstruado, forme ĝi similas al volbo, sed male al vera volbo, ĝi konsistas el horizontalaj tavoloj, kantilevre formitaj. Ĝian firmecon certigas ekstera ŝarĝado. La plejmulto de la ŝajnvolboj estas konataj el Mikeno, kie oni konstruis tombejojn per tiu tekniko. Konis kaj aplikis tion eĉ popoloj de Mezopotamio (precipe la babiloniaj) kaj la majaoj. La megalita konstruaĵo de Newgrange same uzas tiun teknikon.

Ŝajnvolbo en Mikeno (Trezorejo de Atreo)

Vidu ankaŭ redakti