Centra rolulo en ŝamanismo, kun funkcioj similaj al tiuj de pastro aŭ religia magiisto. La plej grava eco de ŝamano estas lia supozata kapablo interkomunikadi kun spiritoj, kaj esti peranto inter la materia mondo kaj mondo spirita.

Tipa portreto de ŝamano.

En la plej multaj ŝamanismaj kulturoj ŝamanoj estas viroj, en kelkaj ankaŭ virinoj, ofte ili estas en aparta genro, viraj transgenruloj vestantaj kiel virinoj. En la pranordiaj kulturo kaj religio, ŝamanismo (sejdo) estis virina monopolo, kaj esti ŝamano estis por viro hontindaĵo.