Ŝamlugh (armene: Շամլուղ ) estas urbo situanta en la provinco Lori, Armenio. Ĝi troviĝas sur maldekstra bordo de la rivero Debed, je 196 km norde de la landa ĉefurbo, Erevano kaj je 63 km norde de la provinca ĉefurbo Vanadzor. Ĝi kovras areon de 3.6 km² nur je 7 km okcidente de la aŭtoŝoseo Vanadzor-Tbiliso, kun nur 800 loĝantoj laŭ la censo de 2009.

Ŝamlugh
urbo en Armenio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 700  (2015) [+]
Loĝdenso 194 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 44° 43′ O (mapo)41.16777777777844.723055555556Koordinatoj: 41° 10′ N, 44° 43′ O (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 3,6 km² ( 360 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Ŝamlugh (Armenio)
Ŝamlugh (Armenio)
DEC
Ŝamlugh
Ŝamlugh
Situo de Ŝamlugh

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shamlugh [+]
vdr

Ŝamlugh estis vilaĝo ĝis 1938 kiam ĝi fariĝis urbo. En 1995 la registaro de sendependa Armenio reasertis la statuson de Ŝamlugh kiel urbo. Dum la reformo de 1995, la malgrandaj komunumoj de Bendik, Bughakar kaj Verin Aĥtala estis kunfanditaj ene de ĝi.