Ŝamoto estas fajrorezista duonproduktaĵo, kiu je 25 ĝis 45 elcentoj konsistas el aluminia oksido.

Ŝamoto

La krudmaterialoj por produkti ŝamoton estas la argilo, ardeza argilokaolino, kiuj estas bakitaj ĝis plena akvoperdo, plej ofte al sintrado en ŝakto-tuboforno. La baka proceso okazas ĉe la temperaturo de 1000 ĝis 1500 °C , kaj konvene al tio oni distingas inter arda, normala kaj malmola ŝamoto.

La bakado havas decidan signifon en tio, ke post malalta komenca bakada temperaturo, la dua bakado (ekz ĉe. ŝamota briko) kaŭzas postan ŝrumpiĝon. La pli rapida temperatura altiĝo kaŭzas la t.n. postkreskon, se pro antaŭtempa vitroformiĝo, la organikaj eroj troviĝeblaj en la argilo ne povas senreste elbakiĝi.

Oni strebas al maksimuma mulitformado. Kun la hipotezo, ke la tuta aluminia oksido partoprenas en la krudmaterialo je la mulitformado, la mulita porporcio estas de 35 ĝis 62%. En pliaj fazoj povas esti de 15 ĝis 50% vitrofazo, 10 ĝis 25% kristobalito kaj 5 ĝis 15% restkvarco.

Aldono de sablo estigas ŝamoton riĉan je SiO2, kiuj havas precipe konstantan volumenon ĉe terma bezonego. Aldono de MgO kondukas al reago al Cordierit, kiam la ŝamoto montras etan varmoetendan koeficienton.

Ŝamota briko havas specifan varmokapaciton de 1,00 kJ/(kg K). Por kompari: normala argila briko havas nur 0,86 kJ/(kg K), sed akvo 4,19 kJ/(kg K).

Oni uzas ŝamotojn en masonaĵoj de

kaj kiel varmorezervilo en elektra hejtado