Ŝanhai-pasejo estas unu el la gravaj pasejoj en la Granda Ĉina Muro. Ĝi estas en la Distrikto Ŝanhaiguan, Ĉinhŭangdaŭo, Hebejo. En 1961, la pasejo estis elektita Nacia Kultura Loko de Ĉinio. Ĝi estas populara turisma destinejo en la orienta pinto de la Murego de la Dinastio Ming. La loko kie la murego kuniĝas al la Bohaj-maro estas kromnomita "Kapo de la Malnova Drako" nome Laolongtou (en simpligita ĉina: 老龙头; en tradicia ĉina: 老龍頭; en pinjino: Lǎolóngtóu). La pasejo kuŝas preskaŭ 300 kilometrojn oriente de Pekino kaj estas ligita pere de la Jingŝen Ekspresvojo kiu iras nordorienten al Ŝenjango.

Ŝanhai-pasejo
urba pordego • burgo
Estiĝo 1381
Lando Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Shanhaiguan District
Areo 255.36
Situo
Geografia situo 40° 0′ 34″ N, 119° 45′ 15″ O (mapo)40.009363888889119.75414444444Koordinatoj: 40° 0′ 34″ N, 119° 45′ 15″ O (mapo)
Ŝanhai-pasejo (Tero)
Ŝanhai-pasejo (Tero)
DEC
Ŝanhai-pasejo
Ŝanhai-pasejo
Situo de Ŝanhai-pasejo
Map
Ŝanhai-pasejo
Parto de Ming Great Wall • The Great Wall vd
vdr
Pordego de la ĉefa enirejo.
Fino de Ŝanhai-pasejo kie la Granda Ĉina Muro trafas la oceanon (en la Bohaj-maro).

Laŭlonge de la historio de Ĉinio, la pasejo utilis kiel landlima defendejo kontraŭ etnaj grupoj el Manĉurio, kiel la Ĥitanoj, la Ĝurĉenoj kaj la Manĉuroj.

Bibliografio redakti

  • Wakeman, Frederic (1985), The Great Enterprise: The Manchu Reconstruction of Imperial Order in Seventeenth-century China, Berkeley: University of California Press, ISBN 0520048040

Eksteraj ligiloj redakti