Ŝanhaja Kunlabora Organizo

internacia organizaĵo en Azio

Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ĉine: 上海合作组织; ruse Шанхайская организация сотрудничества), ŜKO aŭ angle SCO pri Shanghai Cooperation Organization, estas regiona internacia organizo.

Ŝanhaja Kunlabora Organizo
interregistara organizaĵo
Komenco 14-a de junio 2001 vd
Sidejo Pekino
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Zhang Ming • Vladimir Norov • Zhang Deguang • Bolat Nurgaliyev • Muratbek Imanaliyev • Dmitry Mezentsev • Rashid Alimov vd
Lingvoj

rusa lingvo
ĉina lingvo

Filioj Regional Anti-Terrorist Structure vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizo rezultiĝis de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la jaro 1996, en tiu sama jaro al ĝi aliĝis Kazaĥio, Kirgizio kaj Taĝikio. En 2001 aliĝis ankaŭ Uzbekio. La oficiala dato de la fondiĝo estas la 14-a de junio 2001, kiam okazis kunveno de la ŝtatestroj de la organizo en Ŝanhajo.

Barato kaj Pakistano membriĝis al ŜKO la 9-an de junio 2017 en Astano, Kazaĥio.

Dekomence la ĉefa prioritato de kunlaboro kadre de la organizo estis batalo kontraŭ terorismo, trafiko de narkotaĵoj ks. Poste ankaŭ ekonomia kunlaboro iĝis unu el la prioritatoj.

Kvar landoj membras en la organizo kiel ŝtatoj-observantoj: Afganio, Belorusio, Irano kaj Mongolio.

Kunvenoj de la ŝtatestroj de la membraj ŝtatoj redakti

Dato Ŝtato Urbo
1 14-a/15-a de junio 2001   Ŝanhajo
2 7-a de junio 2002   Sankt-Peterburgo
3 28-a/29-a de majo 2003   Moskvo
4 17-a de junio 2004   Taŝkento
5 5-a de julio 2005   Astano
6 14-a/15-a de junio 2006   Ŝanhajo
7 16-a de aŭgusto 2007   Biŝkeko
8 28-a de aŭgusto 2008   Duŝanbeo
9 15–16-a de junio 2009   Jekaterinburgo
10 10–11-a de junio 2010   Taŝkento[1]
11 14–15a de junio 2011   Astano[2]
12 6-7-a de junio 2012   Pekino
13 13-a de septembro 2013   Biŝkeko
14 11–12-a de septembro 2014   Duŝanbeo
15 9–10-a de julio 2015   Ufa
16 23-24-a de junio 2016   Taŝkento[3]
17 8–9-a de junio 2017   Astano
18 9-10-a de junio 2018   Cindao

Referencoj redakti

  1. Joint Communiqué of Meeting of the Council of the Heads of the Member States of the Shanghai Cooperation Organisation. Shanghai Cooperation Organisation. Arkivita el la originalo je 10 July 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-10. Alirita 2017-10-22.
  2. Tang Danlu. "SCO vows to strengthen cooperation with its observers, dialogue partners", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 11 June 2010. Kontrolita 11 June 2016.
  3. Song Miou. "Uzbekistan to host 16th SCO summit in 2016 (ŜKO en Uzbekio en 2016)", News (Xinhuanet), Xinhua News Agency, 10 July 2015. Kontrolita 11 June 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti