Ŝaravaro aŭ ŝalvaro, ŝaravario, ŝalavario (ruse шаровары, pole Szarawary, ukraine шаравари, hungare salavári) estas malvasta suplementa pantalono kun mallonga tubo.

Ĝi estis pretigita el ledo, teksita lanaĵo, kelkfoje el tolaĵo (ekz. Mezőség (HUngario)). Ĝi havis alian koloron ol la pantalono, portita sub ĝi. Ĝi supra rando estis ligita al fendaĵo de la suba malvasta pantalono, per traplektita ŝnuro.

Ĝi servis en la 17-a jarcento protekti la pantalonon ĉe la rajdantaj husaroj kaj nobeloj. Kamparanoj uzis ĝin nur sporade en komenco de la 18-a jarcento.

Ĝi estas nuntempe portata en okcidenta Azio, Barato, kiel tradicia vestaĵo.

Literaturo redakti

  • Apor Péter: Metamorphosis Transylvaniae (Monumenta Hung. Hist., XI., Pest, 1863)
  • Zoltai Lajos: A debreceni viselet a XVI–XVIII. században (Ethn., 1938).

Eksteraj ligiloj redakti