Ŝebergan (perse kaj paŝtoe شبرغان, ankaŭ latinliterigata Sheberghān, Shaburghān, ShebirghanShibarghan) estas urbo en la nordo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Ĝuzĝan. Laŭ takso en la jaro 2006 Ŝebergan havis proksimume 66 200 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 18 955).

Ŝebergan
شبرغان
urbo • urbego
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Ĝuzĝan
Demografio
Loĝantaro 66 200  (stato de 2006)
Geografio
Geografia situo 36° 40′ N, 65° 45′ O (mapo)36.66565.751944444444Koordinatoj: 36° 40′ N, 65° 45′ O (mapo)
Alto 360 m [+]
Horzono UTC+4:30
Ŝebergan (Afganio)
Ŝebergan (Afganio)
DEC
Ŝebergan
Ŝebergan
Situo de Ŝebergan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sheberghan [+]
vdr

Ŝebergan troveblas proksimume 390 kilometrojn nordokcidente de la urbo Kabulo, proksime de la limo al Turkmenio. La urbo situas 250 metrojn super la marnivelo, borde de la rivero Safid. Plimulto de la loĝantoj estas uzbekoj kaj sekve denaske parolas la uzbekan, kaj temas pri la sola granda uzbeklingva urbo de Afganio, sed fakte la urbo aparte de tiu plimulto estas plurlingva: ankaŭ granda nombro da taĝikoj, hazaroj, paŝtooj kaj perslingvaj araboj loĝas en la urbo. Ŝebergan situas ĉe la historia silka vojo.